1percept/o perceptoserĉi 'percepto' [percep.0o] Kono, kiun oni akiras pri la ekstera mondo pere de oniaj sentumorganoj aŭ pri oni mem pere de la konscio: li nur havis certan percepton pri la rilato de la aferoj [1]; momento da malagrabla kaj doloriga percepto, ke io estas erara kaj ke io, malcerte kio, farendas – percepto, kiun forĉasas la unua varmeta somerventeto [2]; li ne havas percepton pri la signifo de la nombroj [3]; minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo [4]; ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo [5]; la televida kamero […] tuj surekranigas ĝin, farante la impreson, ke la eventoj kaj ties percepto samtempas [6]; ili ja neeviteble uzas la menson kaj ne perceptojn por fari sian ekzamenon [7]. Rim.: Ne konfuzu kun koncepto: sensaj impresoj produktas mensan bildon aŭ percepton, pluraj tiaspecaj perceptoj rezultigas ĝeneralan nocion (t.e. koncepton) […] multaj perceptoj, kiuj laŭ natura maniero prezentiĝas al niaj mensoj, tamen neniam estis kolektitaj en ĝeneralaj nocioj kaj, sekve, ili ne ricevis ian nomon [8]. 1. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto2. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 186. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: perception beloruse: успрыманьне, пэрцэпцыя ĉeĥe: přijetí, vjem, vnímání ĉine: 知覺 [zhījué], 知觉 [zhījué], 觀察力 [guānchálì], 观察力 [guānchálì] france: perception germane: Wahrnehmung hispane: percepción hungare: észlelet, percepció japane: 知覚 [ちかく] nederlande: waarneming, gewaarwording pole: percepcja portugale: percepção rumane: percepție ruse: восприятие slovake: prijatie, vnem, vnímanie ukraine: сприйняття, перцепція perceptiserĉi 'percepti' [percep.0i] (tr) Havi percepton pri io: ŝi aŭdis, komprenis kaj perceptis [9]; subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo [10]; ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko [11]; la vestoj nun klare reliefas ŝian gracian korpon, nur momentoj pasas, sed Karlo perceptas ĉiun detalon [12]; ilia cerbo kapablas percepti nur la palpeblajn kaj gustumeblajn aferojn [13]. konscii, observi1, rimarki1, sensi, senti 9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino10. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto12. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro angle: perceive beloruse: успрымаць ĉeĥe: pochopit, vnímat ĉine: 覺察 [juéchá], 觉察 [juéchá], 察覺 [chájué], 察觉 [chájué], 感覺到 [gǎnjuédào], 感觉到 [gǎnjuédào] france: percevoir germane: wahrnehmen hispane: percibir hungare: észlel japane: 知覚する [ちかくする], 感知する [かんちする], 気づく [きづく], それとわかる nederlande: waarnemen, gewaar worden pole: postrzegać, spostrzegać rumane: pricepe, pătrunde ruse: воспринимать slovake: pochopiť, vnímať ukraine: сприймати, почувати perceptebla serĉi 'perceptebla' [percep.0ebla] Tia, ke oni povas percepti ĝin: ili nun galopis kun perceptebla plezuro [14]; la knabo respondis kun ia perceptebla malestimo [15]; timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde [16]; apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano [17]; meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, […] disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo Marta ; li verkas realisme, kun forta, kvankam ne ĉiam bone perceptebla sento de kompato [18]. sentebla 14. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1815. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2716. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 517. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2718. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: perceptible, discernible, discernable, detectable beloruse: заўважны ĉine: 可以感覺到 [kěyǐgǎnjuédào], 可以感觉到 [kěyǐgǎnjuédào], 可看到 [kěkàndào], 可覺察 [kějuéchá], 可觉察 [kějuéchá], 可感覺 [kěgǎnjué], 可感觉 [kěgǎnjué], 可知 [kězhī], 可認識 [kěrènshi], 可认识 [kěrènshi] germane: wahrnehmbar japane: 知覚できる [ちかくできる], 気づくほどの [きづくほどの] pole: zauważalny, wyczuwalny administraj notoj