koncepto
- 1.
-
Abstrakta kaj ĝenerala ideo, mensa bildo pri io:
la koncepto pri tempo, pri spaco;
en la animo de l' princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis
malklara, sed potenca koncepto pri la ŝtato
[1];
la sennaciisma koncepto estas ja tro nova, ne sufiĉe
klarigita, por ke ĝi povu esti ĝuste komprenata
kaj mense alcelata
[2];
mi havis neniun klaran koncepton pri mia individuo
[3].
komprenaĵo,
nocioRim.: Oni nepre ne uzu la vorton „koncepto“ en la senco de malneto.Rim.: La radiko aperas en VdE kun verba karaktero kaj eble tial ankoraŭ troveblas ekzemploj de uzo kun senco pli proksima al „konceptado“: temas nun difini la pozicion de „Liberiga Stelo“ rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton kaj batalas por renversi la kapitalistan ordon [4].
- 2.
- Plano laŭ kiu teĥnika sistemo estas konstruota: en pli novaj konceptoj de nuklea energio eblos produkti elektron kun multe malpli da rubaĵoj, tiel ke nuklea centralo ne emisios tervarmigajn gasojn [5].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 11
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Internaciismo ‐ Sennaciismo
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio
5. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Internaciismo ‐ Sennaciismo
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio
5. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
- angle:
- concept
- beloruse:
- канцэпцыя
- ĉeĥe:
- koncepce, názor, představa
- ĉine:
- 概念 [gàiniàn], 构想 [gòuxiǎng], 理念 [lǐniàn], 觀念 [guānniàn], 意境 [yìjìng], 設計方案 [shèjìfāngàn], 构思 [gòusī], 基本概念 [jīběngàiniàn]
- france:
- concept, conception (idée), idée, notion
- germane:
- Konzept
- hispane:
- concepto
- japane:
- 概念 [がいねん]
- katalune:
- concepte
- nederlande:
- opvatting, concept, begrip
- pole:
- pojęcie, koncepcja, pogląd, pomysł, wyobrażenie
- portugale:
- conceito, idéia
- rumane:
- concept
- ruse:
- концепция
- slovake:
- pojem, všeobecná predstava
koncepti
(tr)
- 1.
- Formi koncepton, akiri pri io mensan bildon, komprenon, konscion: la homo bezonas percepti antaŭ ol koncepti; nur tion oni povas esprimi klare, kion oni klare konceptas; urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito [6]; mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo [7]. bildigi (al si)
- 2.
- (evitinde) Projekti 2: la firmao IDT, fabrikanto de enaparataj MIPS-arkitekturaj procesoroj, konceptis x86-kongruan blaton „WinChip“ [8].
6.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia ĉefa tasko
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22
8. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22
8. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
- ĉeĥe:
- chápat, pochopit, tvořit koncepci
- ĉine:
- 1. 构思 [gòusī], 設計 [shèjì], 构想 [gòuxiǎng], 拟具 [nǐjù]
- france:
- 1. concevoir (par l'esprit), appréhender (par l'esprit), créer (concevoir), échafauder (concevoir), élaborer (concevoir), former (par l'esprit), imaginer (se représenter), se représenter (concevoir), se figurer (concevoir), voir (par l'esprit)
- germane:
- 1. konzipieren
- hispane:
- 1. concebir
- japane:
- ~の概念を形成する [のがいねんをけいせいする]
- nederlande:
- 1. een begrip vormen, concipiëren 2. ontwerpen
- pole:
- począć
- rumane:
- concepe
- ruse:
- 1. постигать, представлять себе
- slovake:
- predstavu, tvoriť si pojem
koncepta
- Rilata al koncepto(j), al konceptado: ankaŭ ĉi-terene liaj lingva kreopovo kaj koncepta originaleco estas grandiozaj [9]; koncepta mapo estas metodo por reprezenti informojn vide [10].
9.
Ch. Declerck: Dua kvaropo, sproniva
kiel la unua, Monato, 1994/04, p. 22
10. Vikipedio, Koncepta mapo
10. Vikipedio, Koncepta mapo
- beloruse:
- канцэптуальны
- france:
- conceptuel, de concept
- hispane:
- conceptual, de concepto
- nederlande:
- vormend, conceptueel
- pole:
- poglądowy
- rumane:
- comp
- ruse:
- концептуальный
konceptado
- Ago koncepti, maniero koncepti: feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar [Esperanto] iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko [11]; ĝi estas unu el tiuj studoj kiujn ni serĉas por instigi la kreskon de konceptado [12]; (evitinde) per pli bona konceptado (projektado) de fasadoj oni povus plibonigi: (A) la elekton de materialoj, kaj (B) la formon de la fasado rilate al la distribuo de la akvo kaj la malpuraĵoj sur kaj en la fasado [13]. intelekto, imago.
11.
C. Piron: Kien Esperanto?, http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html
12. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7
13. F. van Mook: Pluvo sur fasadoj de konstruaĵoj, La Domo 1997-10
12. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7
13. F. van Mook: Pluvo sur fasadoj de konstruaĵoj, La Domo 1997-10
- ĉeĥe:
- chápání, vytváření koncepce
- ĉine:
- 立意 [lìyì]
- france:
- conception (fait de concevoir par l'esprit), élaboration, création, représentation (conception), vision
- germane:
- Konzeption
- hispane:
- concepción
- japane:
- 概念形成 [がいねんけいせい]
- katalune:
- concepció
- nederlande:
- conceptie, het concipiëren, visie
- pole:
- uogólnienie, koncepcja
- rumane:
- generalizare, concept
- ruse:
- восприятие, представление
- slovake:
- predstavu, schopnosť stvárňovať pojem
konceptaro
- Aro de interrilatantaj konceptoj: [Zamenhof,] deksesjara knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ĝustan ideon pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron, reveni al dio kaj religio [14]; nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto de la konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikan argumentadon [15].
- france:
- système conceptuel, ensemble des concepts
- nederlande:
- het geheel van opvattingen
- pole:
- system pojęciowy, zestaw pojęć
- rumane:
- sistem conceptual, un set de concepte
- ruse:
- система концепций, система представлений
- slovake:
- náhľad, názor
konceptebla
- Kiun eblas koncepti: [la ago de la romano] disvolviĝas en nun apenaŭ koncepteblaj foroj de la kosmo [16]; la bezono krei mondskale alian fortrilaton ebligis ĝis nun krei aliancojn antaŭe nekoncepteblajn [17]. imagebla, kredebla
16.
I. Ertl: Terra, Originala
literaturo Esperanta
17. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-11
17. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-11
- france:
- concevable, envisageable, imaginable, pensable ne~ebla: inconcevable, inenvisageable, inimaginable, impensable.
- hispane:
- concebible ne~ebla: inconcebible.
- nederlande:
- begrijpelijk, voorstelbaar, denkbaar ne~ebla: onbegrijpelijk, onvoorstelbaar, ondenkbaar.
- pole:
- wyobrażalne, możliwe do pomyślenia
- rumane:
- imaginabile
- ruse:
- мыслимый, вообразимый, представимый
mondkoncepto
- Mensa bildo pri la mondo, kia ĝi estas aŭ devus esti: Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton [18]; eble la plej grava profito, kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto [19].
18.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 6
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, J. Brozovsky: Kial Usonano uzas Esperanton, leciono 24a
19. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, J. Brozovsky: Kial Usonano uzas Esperanton, leciono 24a
- beloruse:
- сьветапогляд
- ĉeĥe:
- světový názor
- ĉine:
- 世界觀 [shìjièguān]
- france:
- conception du monde, vision du monde
- japane:
- 世界観 [せかいかん]
- nederlande:
- wereldbeeld
- pole:
- światopogląd
- rumane:
- weltanschauung
- ruse:
- картина мира, мировосприятие
- slovake:
- svetonáhľad, svetonázor
- ukraine:
- світогляд