2koncept/o konceptoserĉi 'koncepto' [koncep.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Abstrakta kaj ĝenerala ideo, mensa bildo pri io: la koncepto pri tempo, pri spaco; en la animo de l' princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri la ŝtato [1]; la sennaciisma koncepto estas ja tro nova, ne sufiĉe klarigita, por ke ĝi povu esti ĝuste komprenata kaj mense alcelata [2]; mi havis neniun klaran koncepton pri mia individuo [3]. komprenaĵo, nocioRim.: Oni nepre ne uzu la vorton „koncepto“ en la senco de malneto. Rim.: La radiko aperas en VdE kun verba karaktero kaj eble tial ankoraŭ troveblas ekzemploj de uzo kun senco pli proksima al „konceptado“: temas nun difini la pozicion de „Liberiga Stelo“ rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton kaj batalas por renversi la kapitalistan ordon [4]. 2.[koncep.0o.TEK] Plano laŭ kiu teĥnika sistemo estas konstruota: en pli novaj konceptoj de nuklea energio eblos produkti elektron kun multe malpli da rubaĵoj, tiel ke nuklea centralo ne emisios tervarmigajn gasojn [5]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 112. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Internaciismo ‐ Sennaciismo3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio5. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014 angle: concept beloruse: канцэпцыя ĉeĥe: koncepce, názor, představa ĉine: 概念 [gàiniàn], 构想 [gòuxiǎng], 理念 [lǐniàn], 觀念 [guānniàn], 意境 [yìjìng], 設計方案 [shèjìfāngàn], 构思 [gòusī], 基本概念 [jīběngàiniàn] france: concept, conception (idée), idée, notion germane: Konzept hispane: concepto japane: 概念 [がいねん] katalune: concepte nederlande: opvatting, concept, begrip pole: pojęcie, koncepcja, pogląd, pomysł, wyobrażenie portugale: conceito, idéia rumane: concept ruse: концепция slovake: pojem, všeobecná predstava konceptiserĉi 'koncepti' [koncep.0i] (tr) 1.[koncep.0i.formi_0on] Formi koncepton, akiri pri io mensan bildon, komprenon, konscion: la homo bezonas percepti antaŭ ol koncepti; nur tion oni povas esprimi klare, kion oni klare konceptas; urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito [6]; mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo [7]. bildigi (al si) 2.[koncep.0i.projekti] (evitinde) Projekti 2: la firmao IDT, fabrikanto de enaparataj MIPS-arkitekturaj procesoroj, konceptis x86-kongruan blaton „WinChip“ [8]. 6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia ĉefa tasko7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 228. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16 ĉeĥe: chápat, pochopit, tvořit koncepci ĉine: 1. 构思 [gòusī], 設計 [shèjì], 构想 [gòuxiǎng], 拟具 [nǐjù] france: 1. concevoir (par l'esprit), appréhender (par l'esprit), créer (concevoir), échafauder (concevoir), élaborer (concevoir), former (par l'esprit), imaginer (se représenter), se représenter (concevoir), se figurer (concevoir), voir (par l'esprit) germane: 1. konzipieren hispane: 1. concebir japane: ~の概念を形成する [のがいねんをけいせいする] nederlande: 1. een begrip vormen, concipiëren 2. ontwerpen pole: począć rumane: concepe ruse: 1. постигать, представлять себе slovake: predstavu, tvoriť si pojem konceptaserĉi 'koncepta' [koncep.0a] Rilata al koncepto(j), al konceptado: ankaŭ ĉi-terene liaj lingva kreopovo kaj koncepta originaleco estas grandiozaj [9]; koncepta mapo estas metodo por reprezenti informojn vide [10]. 9. Ch. Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato, 1994/04, p. 2210. Vikipedio, Koncepta mapo beloruse: канцэптуальны france: conceptuel, de concept hispane: conceptual, de concepto nederlande: vormend, conceptueel pole: poglądowy rumane: comp ruse: концептуальный konceptadoserĉi 'konceptado' [koncep.0ado] Ago koncepti, maniero koncepti: feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar [Esperanto] iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko [11]; ĝi estas unu el tiuj studoj kiujn ni serĉas por instigi la kreskon de konceptado [12]; (evitinde) per pli bona konceptado (projektado) de fasadoj oni povus plibonigi: (A) la elekton de materialoj, kaj (B) la formon de la fasado rilate al la distribuo de la akvo kaj la malpuraĵoj sur kaj en la fasado [13]. intelekto, imago. 11. C. Piron: Kien Esperanto?, http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html12. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 713. F. van Mook: Pluvo sur fasadoj de konstruaĵoj, La Domo 1997-10 ĉeĥe: chápání, vytváření koncepce ĉine: 立意 [lìyì] france: conception (fait de concevoir par l'esprit), élaboration, création, représentation (conception), vision germane: Konzeption hispane: concepción japane: 概念形成 [がいねんけいせい] katalune: concepció nederlande: conceptie, het concipiëren, visie pole: uogólnienie, koncepcja rumane: generalizare, concept ruse: восприятие, представление slovake: predstavu, schopnosť stvárňovať pojem konceptaroserĉi 'konceptaro' [koncep.0aro] Aro de interrilatantaj konceptoj: [Zamenhof,] deksesjara knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ĝustan ideon pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron, reveni al dio kaj religio [14]; nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto de la konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikan argumentadon [15]. 14. E. Drezen: Zamenhof, Religiaj konceptoj de Zamenhof15. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6 france: système conceptuel, ensemble des concepts nederlande: het geheel van opvattingen pole: system pojęciowy, zestaw pojęć rumane: sistem conceptual, un set de concepte ruse: система концепций, система представлений slovake: náhľad, názor koncepteblaserĉi 'konceptebla' [koncep.0ebla] Kiun eblas koncepti: [la ago de la romano] disvolviĝas en nun apenaŭ koncepteblaj foroj de la kosmo [16]; la bezono krei mondskale alian fortrilaton ebligis ĝis nun krei aliancojn antaŭe nekoncepteblajn [17]. imagebla, kredebla 16. I. Ertl: Terra, Originala literaturo Esperanta17. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-11 france: concevable, envisageable, imaginable, pensable ne~ebla: inconcevable, inenvisageable, inimaginable, impensable. hispane: concebible ne~ebla: inconcebible. nederlande: begrijpelijk, voorstelbaar, denkbaar ne~ebla: onbegrijpelijk, onvoorstelbaar, ondenkbaar. pole: wyobrażalne, możliwe do pomyślenia rumane: imaginabile ruse: мыслимый, вообразимый, представимый mondkonceptoserĉi 'mondkoncepto' [koncep.mond0o] Mensa bildo pri la mondo, kia ĝi estas aŭ devus esti: Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton [18]; eble la plej grava profito, kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto [19]. 18. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 619. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, J. Brozovsky: Kial Usonano uzas Esperanton, leciono 24a beloruse: сьветапогляд ĉeĥe: světový názor ĉine: 世界觀 [shìjièguān] france: conception du monde, vision du monde japane: 世界観 [せかいかん] nederlande: wereldbeeld pole: światopogląd rumane: weltanschauung ruse: картина мира, мировосприятие slovake: svetonáhľad, svetonázor ukraine: світогляд administraj notoj