Aldoni tradukojn al ReVo:

parapet/o PVEF

parapeto

serĉi 'parapeto'
[parape.0o]
1.
[parape.0o.ARKI]
ARKI Ĝisbrusta muretobalustrado ĉe rando de profundaĵo por evitigi la enfalon; randmureto: mi apogis min al parapeto de ponto [1]; li rigardis rapide alvenantan trajnon el la malproksimo, kaj ekgrimpas sur la parapeton [2]; ĉe unu flanko troviĝis speco de natura parapeto, balustrado el ŝtontabulo [3]. VD:balustrado, balustraro, bariero, barilo
2.
[parape.0o.MIL]
MIL Subvesta brustŝirmilo por protekti homon kontraŭ pafoj: bone organizita polico donas parapetojn al siaj policanoj dum atakoj kontraŭ banditoj.
1. Lina Gabrielli: Karnavalo. - Romo: International Center of Arts, 1973, p. 29a
2. Monato, Lode Van de Velde: Splito
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
angle:
1. parapet
beloruse:
1. парапэт 2. бронежылет
ĉeĥe:
parapet, předprseň
france:
1. parapet 2. gilet pare-balle
germane:
1. Brüstung 2. Schutzweste, schusssichere Weste
hungare:
1. mellvéd 2. védőmellény, golyóálló mellény
itale:
1. parapetto 2. giubbotto antiproiettile
japane:
パラペット, 胸壁 [きょうへき]
nederlande:
1. borstwering, ballustrade 2. kogelvrij vest
perse:
1. دیواره (دیوار کوتاه تا ارتفاع سینه)، طارمی، نرده 2. جلیقهٔ ضدگلوله
pole:
1. parapet
portugale:
1. parapeito 2. colete à prova de bala
rumane:
1. parapetă
ruse:
1. парапет, бруствер
slovake:
násyp pred zákopom, parapet
ukraine:
парапет, поруччя

administraj notoj