oscil/i PVEF osciliserĉi 'oscili' [oscil.0i] en: 1.[oscil.0i.FIZ] en: Regule varii ĉirkaŭ meza valoro aŭ inter pluraj polusoj: la oscilanta nadlo en kompaso. ondi, vibribaskuli, muari, pendoli, svingiĝi 2.[oscil.0i.FIG] en: (figure) Balanciĝi, ŝanceliĝi: survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj [1]; la bestio, tiele mortvundita, oscilas, ĝia peza korpo balanciĝas, stumble genuiĝas [2]; la personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro, mecenato, impresa virtuozo, skolestro, sindonema instruanto, zorga patro kaj aliaj roloj [3]; artikolisto traktu nociojn kiel „demokratio“, „volo de la popolo“, „justeco“, „ŝancegaleco“ tre prudente, ilia signifo povas oscili inter vakua vorto kaj mortiga bastono [4]. 1. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 20122. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 20143. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana, 20124. Monato, Franz-Georg Rössler: Volo de la popolo?, 2011 angle: oscillate beloruse: гайдацца, вібраваць bulgare: колебая ĉeĥe: kmitat, oscilovat ĉine: 摆动 [bǎidòng], 擺動 [bǎidòng], 搖擺 [yáobǎi], 摇摆 [yáobǎi], 振荡 [zhèndàng], 振蕩 [zhèndàng] france: osciller germane: oszillieren, schwingen hungare: rezeg, oszcillál japane: 振動する [しんどうする] nederlande: oscilleren perse: نوسان کردن pole: drgać, oscylować portugale: oscilar rumane: oscila, tremura ruse: колебаться, качаться, осциллировать slovake: chvieť sa, kmitať, oscilovať ukraine: коливатися, хитатися, вібрувати oscilo serĉi 'oscilo' [oscil.0o] en: Unuopa tien-reen-movo de io oscilanta: osciloj […] de risorto [5]; aparato por produkti elektrajn oscilojn [6]; kato kreas oscilojn en intervalo de ĉ. 20 kaj 140 hercoj [7]. ondo3, vibro 5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo6. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 20147. Monato, Julius Hauser: Kafo kun kato, 2015 angle: oscillation france: oscillation germane: Oszillation ruse: колебания oscilado serĉi 'oscilado' [oscil.0ado] en: Daŭra tien-reen-moviĝo de io oscilanta: modernaj horloĝoj uzas osciladojn de kristala kvarco, kies re[s]onanca frekvenco estas konstanta [8]; kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj [9]. 8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro angle: oscillation france: oscillation germane: Oszillation ruse: колебания administraj notoj