ork/o orkoserĉi 'orko' [ork2.0o] [ork2.0o.MIT] Homsimila monstra estaĵo, kutime malbela, malica, sovaĝa, militema, kaj ofte kun verda haŭto, kiu aperas en multaj fantastaj verkoj ekde la 20-a jarcento: lia sopiro pri la Ringo pruviĝis pli forta ol lia timo pri la orkoj, aŭ eĉ pri la lumo [1]; lupo aŭdebla pli malbonas ol orko tenebra [2]; Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn [3]. ogro, trolo, gnomo, koboldo Orko (romia dio), orko (marbesto)1. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La mastro de l' ringoj, ĉapitro 2a2. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La mastro de l' ringoj, ĉapitro 4a3. Garbhan MacAoidh: Lingvo, mito kaj legendo, Monato, 2002:9, p. 17a angle: orc beloruse: орк ĉeĥe: skřet, ork ĉine: 半獸人 [bànshòurén] finne: örkki france: orque (créature) germane: Ork greke: ορκ hebree: אורק hispane: orco hungare: orkok itale: orco (fantasy) japane: オーク [おーく] (ファンタジー) katalune: orc nederlande: ork perse: اورک (سرزمین میانی) pole: ork portugale: orc, orque (en brazilaj tradukoj de libroj de Tolkien ekde 2018), ork, orco ruse: орк slovake: ohyzd, škrat, škriatok slovene: ork svede: orch, ork ukraine: косатка administraj notoj