obskur/a SPV obskuraserĉi 'obskura' [obskur.0a] (malofte) 1.[obskur.0a.malluma] Tre malluma: laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura katedralo Metrop ; neniumi ĉe anguloj de obskuro kaj haladzo [1]; gajaj kvikoj sonis el obskura angulo [2]. tenebro 2.[obskur.0a.malklara] Malklara, nekomprenebla: lumigu la obskuron de mia menso [3]. ho triste povra, dura sort' de la moroz-obskura vort' [4]; obskuraj disputoj de mezepokaj teologoj pri la sankta triunuo aŭ la transsubstancigo [5]; obskura stilo [6]; la koncerna entreprena regularo prezentiĝis iom obskura [7]. 3.[obskur.0a.nefama] Malfama: renoma aŭ obskura leganto, vi sendube atendis […] la aperon de ĉi prefaco [8]; nur obskuraj negocistoj okupiĝas pri ili [9]. 1. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 282. Franz-Georg Rössler: La unua nokto, Monato, 2004/11, p. 283. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 45a, p. 641a4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado5. Garbhan MacAoidh: Ho, mistera pi!, Monato, 2003/06, p. 226. Aimo Rantanen: Redaktoprincipoj, Monato, 2004/10, p. 67. Filippo: Moderna poŝto, Monato, 2006/04, p. 188. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, antaŭparolo al la leganto, p. 393a9. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8 angle: obscure 1. dark 2. unclear 3. unknown beloruse: 1. цёмны 2. няясны 3. малавядомы, невядомы ĉeĥe: obskurní, pochybný, podezřelý, temný ĉine: 暧 [ài], 曖 [ài], 奥 [ào], 奧 [ào], 悜 [chěng], 昧沒 [mèimò], 昧没 [mèimò], 叆 [ài], 靉 [ài] france: obscur 1. ténébreux germane: obskur 1. dunkel, düster, finster 2. unklar, unverständlich, verworren 3. zwielichtig, zweifelhaft hispane: oscuro hungare: 1. sötét 2. tisztázatlan, homályos, zavaros, obskúrus 3. ismeretlen nederlande: obscuur 1. donker, duister 2. onduidelijk 3. onbekend, niet beroemd perse: 1. تیره (صفت)، تاریک 2. مبهم، گنگ، نامفهوم 3. ناشناس، گمنام pole: 1. ciemny 2. niejasny 3. nieznany portugale: obscuro ruse: 1. тёмный 2. тёмный, неясный 3. малоизвестный, неизвестный slovake: obskúrny, temný; pochybnej povesti, tmavý ukraine: темний, неясний, невідомий, незнаний obskurismoserĉi 'obskurismo' [obskur.0ismo] [obskur.0ismo.KOMUNE] Doktrino kontraŭa al la klerigado kaj mensa liberigo; obskurantismo: la revolucio de 1908, post tridek jaroj da absoluta kaj sisteme obskurisma regado de la sultano Abd-al-Hamido la II ŝuldiĝis al agado de junaj generacioj de armeaj oficiroj [10]; certe mi malaprobus tiun ĉi obskurismon, se ĝi ne apartenus al mia dumiljara kulturo [11]. klerismo 10. J. Régulo Pérez: Enciklopediistoj en Kanariaj Insuloj, Nica Literatura Revuo, 1955-11 ĝis 12 (1/2), p. 47a-51a11. Franz-Georg Rössler: Kapskuo, Monato, 2008/08, p. 10 beloruse: абскурантызм france: obscurantisme germane: Obskurantismus nederlande: obscurantisme perse: تاریکاندیشی portugale: obscurantismo administraj notoj