2obol/o JED oboloserĉi 'obolo' [obol.0o] 1.[obol.0o.monero] Antikva greka monereto, sesono de draĥmo: kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj [1]. 2.[obol.0o.FIG] (figure) Almozo, modesta sumeto ks: fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon [2]; (figure) orgojlaj ĵurnalistoj, strebantaj perlaboraĉi sian obolon [3]; al la „Obolo de Sankta Petro”, konsistanta el la oferoj destinitaj helpi la papon en liaj misioj apostola kaj monasista, fluis 79 milionoj da usonaj dolaroj [4]. kopeko 1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIII2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIII3. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora4. Monato, Armando Zecchin: La kontoj de Vatikano kaj de la Sankta Seĝo angle: obolus beloruse: абол ĉeĥe: obol, obolos, obolus, starořecký peníz ĉine: 奥波勒斯 [àobōlēisī], 奧波勒斯 [àobōlēisī] france: obole germane: Obolus 2. Scherflein greke: οβολός hungare: obulus japane: オボロス nederlande: obool pole: obol portugale: óbolo ruse: обол slovake: obolus, starogrécky peniaz ukraine: обол (монета) administraj notoj