*-o -oserĉi '-o' [o.0] Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kiel substantivon: la finiĝo „o“ signifas nur simple substantivon, nenion pli [1]. A. (post aĵo) Esprimanta tiun aĵon mem respektive la ideon pri ĝi: kruĉo [2]; akvo [3]; birdoj [4]; la jaro 1905 PrV . B. (post eco) Esprimanta tiun econ kiel apartan ideon sendependan de objektoj ĝin posedantaj: forto DL ; grando kaj belo [5]. -ec C. (post ago) Esprimanta tiun agon kiel ideo de procezo aŭ ties rezulto: ofendo [6]; resto [7]; foresto PrV ; edziĝo [8]; zorgo PrV . -ad D. Post participa sufikso: 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] (post -ant, -int, -ont) Aganton en tempa rilato al sia ago: almozpetanto PrV ; posedanto PrV ; vivanto PrV ; suferinto PrV ; mortinto PrV ; pendonto PrV . 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] (post -at, -it, -ot) Homon, en tempa rilato al ago efikanta sur lin: batato PrV ; amato [9]; pendigito PrV ; savito PrV ; purigoto [10]. E. (post aliaj vortspecoj) Esprimanta ĝin kiel ideon sendependan de konkreta manifestiĝo: unuo [11]; deko PrV ; morgaŭo [12]; kialo [13]; neo [14]. Rim.: La finaĵo -o povas esti eliziita kaj anstataŭita de apostrofo, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj -j(-) kaj -n. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio kaj proverboj: rol’ de virino ― bona mastrino PrV . 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 153. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 94. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 95. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:167. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:98. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 399. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 127:210. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:411. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI13. Evgeni Georgiev: Danuba ŝiptrafiko paralizita, Monato, 2000/03, p. 1614. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 2004 angle: suffix for nouns in Esperanto beloruse: афікс назоўніка ў эспэранта germane: -heit, -keit, -nis, -schaft, -tät ide: -o nederlande: achtervoegsel voor zelfstandige naamwoorden in het Esperanto okcidentfrise: efterheaksel foar haadwurden yn it Esperanto portugale: terminação dos substantivos em Esperanto volapuke: - administraj notoj