*nub/o UV *nubo serĉi 'nubo' [nub.0o] en: 1.[nub.0o.MET] en: Amasiĝo da malgrandaj akvogutetoj aŭ glacikristaloj kondensiĝintaj kiel aerosolo pro ioma trosatureco de la aero: grizaj nuboj pelitaj de la vento; matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto [1]; densaj nuboj, plenaj de akvo [2]; la suno subite sin montris el la nuboj BdV ; la ennuba luno BdV ; (figure) (frazaĵo) Stella sidis, kiel falinta el nuboj (tute surprizite) FK ; nubaro [3] FK . nebulovaporo 2.[nub.0o.malklara] en: (figure) Ia amaso, kiu malklarigas aŭ malhelpas la vidon: nubo da polvo leviĝis sur la strato; li elblovis grandan nubon da fumo BdV ; ĉirkaŭita de la nubo de l' incensoj [4]; ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo [5]; la blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [6]; nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis [7]; [ili] veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj [8]; kie estas viaj retpoŝtoj, vere? malbona respondo estus „la nubo“, kiu estas nur la komputilo de iu alia [9]. 3.[nub.0o.maltrankviliga] en: (figure) Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la spiriton: tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon; nubo pasis sur lia vizaĝo [10]; ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto Hamlet ? nubo sur ilia feliĉo; nubo da ĉagreno kovris lian frunton; droni en nuboj kaj ĥimeroj nebulo3, ombro, vualo 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:162. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:123. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII9. Kion mi lernis falante la Bitmono-kuniklotruon, leciono 3, Reproduktado kaj loko, p. 1410. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III afrikanse: wolk albane: cloud amhare: ደመና angle: cloud arabe: سحابة armene: ամպ azerbajĝane: bulud beloruse: воблака, хмара bengale: মেঘ birme: မိုဃ်းတိမ်သည် bretone: koumoulenn ĉeĥe: mrak ĉine: 云 [yún] dane: sky estone: pilv eŭske: hodei filipine: cloud france: nuage galege: nube germane: 1. Wolke 2. Schleier, Schwaden 3. Schatten greke: σύννεφο guĝarate: વાદળું haitie: nwaj haŭse: girgije hinde: बादल hispane: nube hungare: felhő igbe: ígwé ojii indonezie: awan, kabut irlande: scamall islande: ský japane: クラウド jave: maya jide: וואָלקן jorube: awọsanma kanare: ಮೋಡದ kartvele: ღრუბელი katalune: núvol kazaĥe: бұлт kimre: cwmwl kirgize: булут kmere: ពពក koree: 구름 korsike: nuvola kose: ilifu kroate: oblak kurde: ewr latine: nubes latve: mākonis laŭe: ຟັງ litove: debesis makedone: облак malagase: rahona malaje: awan malajalame: മേഘം malte: sħaba maorie: kapua marate: मेघ monge: huab mongole: үүл nederlande: wolk nepale: बादल njanĝe: mtambo okcidentfrise: wolk panĝabe: ਦੇ ਬੱਦਲ paŝtue: ورېځ pole: chmura portugale: nuvem ruande: igicu rumane: 1. nor ruse: облако samoe: ao sinde: ڪڪر sinhale: වලාකුළක් skotgaele: neul slovake: mrak, mračno, oblak slovene: oblaku somale: daruurta ŝone: gore sote: leru sunde: awan svahile: wingu taĝike: абр taje: เมฆ tamile: மேகம் tatare: болыт telugue: క్లౌడ్ tibete: སྤྲིན་པ་ ukraine: хмара urdue: بادل uzbeke: bulut vjetname: điện toán đám mây zulue: ifu nubaserĉi 'nuba' [nub.0a] en: 1.[nub.0a.MET] en: Kovrita, plena de nuboj: nuba ĉielo, vetero; tago nuba kaj malluma [11]; la vespero estis varma, sed nuba IK ; Rejno ruliĝas antaŭen kiel unu sola longa ondo, falegas, estas vipata kaj aliformiĝas en neĝblankajn nubajn masojn [12]. 2.[nub.0a.malklara] en: (figure) Malklara, nebula: nuba stilo, teorio, spirito; ne uzu nubajn aŭ dubajn vortojn [13]. 3.[nub.0a.maltrankviliga] en: (figure) Malserena, maltrankvila, malĝoja: servistino, kiu antaŭ momento eniris malgaja kaj nuba [14]; nubmiena. 11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 34:1212. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko13. Monato, Jozefo Lejte: Militoj kaj nuboj14. Eliza Orzeszko, trad. Kabe: Bona sinjorino angle: cloudy 2. unclear, obscure 3. gloomy beloruse: 1. воблачны, хмурны, пахмурны 2. няясны, туманны 3. хмурны, пахмурны, пануры bretone: koumoulek ĉeĥe: pokrytý mraky, zatažený ĉine: 霭霭 [ǎiǎi], 靄靄 [ǎiǎi] france: 1. nuageux 2. nébuleux (fig.), obscur (fig.) germane: 1. bewölkt, wolkig 2. vage, unklar 3. finster greke: νεφελώδης hispane: 1. nublado, -a hungare: 1. felhős 2. ködös, zavaros 3. ködös, felhős indonezie: 1. berawan, mendung 2. samar, kabur 3. suram, muram, murung japane: 雲の [くもの], 曇った [くもった], 不明瞭な [ふめいりょうな] katalune: 1. nuvolós 2. confús, vague 3. inestable, agitat, torbat nederlande: bewolkt pole: 1. pochmurny 2. niejasny, zamglony 3. chmurny, pochmurny portugale: nublado ruse: 1. облачный, пасмурный 2. туманный 3. хмурый slovake: chmúrny, nejasný, zamračený ukraine: хмарний sennubaserĉi 'sennuba' [nub.sen0a] en: 1.[nub.sen0a.MET] en: Sen nuboj, serena: mateno sennuba [15]; (figure) anonco, okazinta kiel fulmo en sennuba ĉielo [16]. 2.[nub.sen0a.FIG] en: (figure) Ne perturbata, trankvila, gaja, serena: lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia infaneco kaj de ŝia unua juneco Marta ; doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon Marta . 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:416. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno beloruse: 1. бязвоблачны, бясхмарны 2. спакойны, бестурботны ĉine: 晴朗 [qínglǎng] germane: heiter 1. wolkenlos 2. ungestört japane: 雲ひとつない [くもひとつない], 晴れ渡った [はれわたった], かげりのない pole: pogodny rumane: clar ukraine: безхмарний, світлий, ясний administraj notoj