(evitinde) (figure)
Novulo:
li estas novico ĉe virinoj;
novice maltrafi;
mi komensis lerni Esperanton pluraj semajnoj antaŭ nun, mi ankoraŭ estas
novico, kaj mi benzonas la vortaro apud mi
[3];
inter la kursanoj estas lernejanoj, studentoj, plenaĝuloj, novicoj kaj spertuloj
[4];
se ekzistas tia impona gazeto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof estas viva
kaj matura, konvinkiĝis la novico
[5];
novicoj jam kapablas pli-malpli kontentige legi en Esperanto
[6];
ĉiu novico devis kelkfoje mane reskribi la „Teorion“
[7].
veterano2,
Rim.:
Nur la senco novico1 estas
Fundamenta, kiel atestas la UV-tradukoj en la lingvojn kiuj
ne konfuzas „monaĥiĝonto“n kaj „novulo“n.
La sencon novico2 PV kaj
ambaŭ PIV-oj misprezentas kiel figuran, iel (kiel?)
derivitan el novico1; fakte
temas pri atavismo latin(id)a ― en Latino, male ol en
Esperanto, la ĉefsignifo de „novicius“ estis la
ĝenerala „novulo“, el kiu la senco
„monaĥiĝonto“ evoluis per specialigo, facile
komprenebla kadre de monaĥejo, sed komika en aliaj situacioj.
Tial la ekzemplo pri
novico ĉe virinoj,
persiste
prezentata de PV kaj ambaŭ PIV-oj, provizas riĉan materialon
por fantazioj ĉe homo, en kies gepatra lingvo ne ekzistas la
konfuzo inter „monaĥiĝonto“ kaj „novulo“
– sed por fantazioj tute alispece amuzaj ol ĉe la
latinidlingvanoj.
[S. Pokrovskij]
Rim.:
Indiferente pri historia deveno kaj fundamenteco
la figura uzo de „novico“ tamen
ne ŝajnas tre malfacile komprenebla, ekzemple ne pli ol tiu de
kontrasta „veterano“,
kiu prezentas similan etendon de speciala, societa senco
al ĝenerala, civila senco.
[ĵv]