2nomad/o JED nomadoserĉi 'nomado' [nomad.0o] [nomad.0o.MOR] Ano de tribo, kiu migras de loko al loko, sen konstanta restadejo: dum la mongoloj estis nomadoj, la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo [1]; ni vivis vivon de nomadoj, ni plejparte vagis de unu urbo al alia [2]; en Irlando estas pluraj miloj da familioj, kiuj laŭtradicie vivas kiel nomadoj en ruldomoj kaj tendoj [3]; nomadoj precipe vivas marĝene de la socio, kaj aparte de la domloĝanta popolo, kun kiu ili malofte interedziĝas [4]; ĝis la estiĝo de Ruslanda Imperio, la stepo estis regno de nomadoj [5]. bedueno Rim.: Ne konfuzu kun nom·ad·o. 1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 222. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI3. Monato, Garbhan MacAoidh: La tulamora tombejo, 20094. Monato, Garbhan MacAoidh: Marĝene sed sametne, 20055. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100) angle: nomad beloruse: качэўнік ĉeĥe: jmenování (podle jména) ĉine: 游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 无定居的人 [wúdìngjūderén], 無定居的人 [wúdìngjūderén], 游牧人 [yóumùrén], 遊牧人 [yóumùrén], 游牧民 [yóumùmín], 遊牧民 [yóumùmín] france: nomade (subst.) germane: Nomade greke: νόμας hispane: nómada hungare: nomád japane: 命名 [めいめい] katalune: nòmada malnovgreke: νομάς nederlande: nomade pole: koczownik portugale: nômade, nômada ruse: кочевник slovake: menovanie (podľa mena) svede: nomad tibete: འབྲོག་པ་ turke: göçebe ukraine: кочівник, номад nomadiserĉi 'nomadi' [nomad.0i] (ntr) [nomad.0i.MOR] Loĝi en sinsekvaj malsamaj lokoj, laŭ la sezonoj, laŭ la disponeblaj naturaj porvivaĵoj, praktiki nomadismon: dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde [6]; ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense [7]. migri, vagi 6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 187. Monato, Carlo Minnaja: Perfidita popolo, 2014 beloruse: качаваць ĉeĥe: kočovat ĉine: 游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 流浪 [liúlàng] france: nomadiser germane: wandern (als Nomade), umherziehen (als Nomade) hungare: nomadiázl japane: 遊牧生活を営む [ゆうぼくせいかつをいとなむ], 放浪する [ほうろうする] nederlande: een nomadenbestaanleiden pole: koczować portugale: praticar o nomadismo ruse: кочевать slovake: kočovať turke: göçmek ukraine: кочувати, вести кочовий спосіб життя nomadaserĉi 'nomada' [nomad.0a] [nomad.0a.MOR] Migra; rilata al nomadoj, de nomadoj: en la somali-lingvo troviĝas multaj specialaj esprimoj por la kamelo, ĉar al ĝi estas ligita la ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj [8]; Nogajoj, tataroj el la nomada hordo apud la Azova Maro [9]; la patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la jaranga-n, kiel enpaki ĝin en la glitveturilon [10]. fikshejma 8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto9. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.10. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo: angle: nomadic beloruse: качавы ĉeĥe: kočovný, nomádský ĉine: 流浪 [liúlàng], 游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 游牧民族 [yóumùmínzú], 无定居 [wúdìngjū], 無定居 [wúdìngjū], 游牧民族 [yóumùmínzú], 遊牧民族 [yóumùmínzú] france: nomade (adj.) germane: nomadisch hispane: nómada hungare: nomád katalune: nòmada nederlande: nomaden- portugale: nômade, nômada ruse: кочевой slovake: kočovný ukraine: кочовий nomadejoserĉi 'nomadejo' [nomad.0ejo] 1.[nomad.0ejo.teritorio] Teritorio en kiu nomadas koncerna tribo: la sekeco igis la hunojn serĉi novajn nomadejojn. 2.[nomad.0ejo.tendaro] Tendaro, provizora loĝloko de nomada homgrupo: sekve de la unua batalo la kompanio de princo Igoro prirabis grandan nomadejon. beloruse: 1. абшар міграцыі (качэўнікаў) 2. качэўе ĉine: 浩特 [hàotè], 營盤 [yíngpán], 营盘 [yíngpán] germane: 1. Wanderungsgebiet (von Nomaden), Lebensraum von Nomaden 2. Nomadenlager hungare: 2. szállásterület pole: 2. koczowisko ruse: 2. кочевье, стоянка turke: 2. göçebe konağı nomadismoserĉi 'nomadismo' [nomad.0ismo] [nomad.0ismo.MOR] Vivmaniero de migrantaj homgrupoj, ofte el brutobredistoj irantaj laŭ sezonaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj de la paŝtejoj: nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna [11]. 11. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 18 angle: nomadism beloruse: качэўніцтва ĉeĥe: kočovnictví, nomádizmus, nomádství ĉine: 流浪 [liúlàng] france: nomadisme germane: Nomadismus hispane: nomadismo japane: 遊牧生活 [ゆうぼくせいかつ], 放浪生活 [ほうろうせいかつ] katalune: nomadisme nederlande: nomadenbestaan, nomadisme pole: koczownictwo portugale: nomadismo ruse: кочевничество slovake: nomádstvo turke: göçebe hayatı ukraine: кочовий спосіб життя administraj notoj ~ejo: Mankas dua fontindiko. ~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.