Aldoni tradukojn al ReVo:

*mut/a

*muta

serĉi 'muta'
[mut.0a]
1.
[mut.0a.kapablo]
(iu) Ne posedanta la parolkapablon: kial vi ne respondas al mi? ĉu vi estas surda aŭ muta [1]? homo muta […] tute certe ne povas esti oratoro Ret ; [ili] longe silente rigardas la mutan ŝtonon, sub kiu kuŝas ilia filo PatrojFiloj .
2.
[mut.0a.dummomenta]
(iu) Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro alia kaŭzo: muta de ravo QuV ; la juna virino aŭskultis, muta pro miro ChL ; la ĝojo kaj surprizo faris lin muta [2]; muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj Marta ; ili mutaj kaj sensentaj eliris Marta ; aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj Ifigenio !
3.
[mut.0a.senparole]
(io) Okazanta senparole: per mutaj rigardoj ŝi dankis pro la bonkora prizorgado RBa ; la flegistino divenis lian mutan demandon ChL ; ŝajnas, ke ĝi esprimas iun mutan riproĉon, mutan petegon Metrop ; nek unu vorto de la saluto kaj amo! [nur] muta indiferento Metrop ; trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado KPr .
angle:
1. mute 2. speechless 3. silent
beloruse:
1. Ð½ÑÐ¼Ñ‹ 2. Ð¼Ð°ÑžÐºÐ»Ñ–вы, змоўкнуўшы 3. Ð¼Ð¾ÑžÑ‡ÐºÑ–
ĉeĥe:
němý
ĉine:
哑 [yǎ], 啞 [yǎ], 无声 [wúshēng], 無聲 [wúshēng], 哑巴 [yǎba], 啞巴 [yǎba], 哑 [yā], 啞 [yā], 不会说话 [bùhuìshuōhuà], 不會說話 [bùhuìshuōhuà], 緘默 [jiānmò], 缄默 [jiānmò]
france:
muet (adj.)
germane:
stumm
hispane:
mudo
hungare:
néma
indonezie:
1. bisu, tunawicara 2. terdiam, kelu 3. diam
japane:
唖の [おしの], 口のきけない [くちのきけない], 無言の [むごんの], 押し黙った [おしだまった]
nederlande:
stom 2. sprakeloos 3. zwijgend
pole:
niemy
portugale:
mudo
rumane:
mut
ruse:
немой, бессловесный
slovake:
nemý
svede:
stum
ukraine:
німий, безсловесний

mutigi

serĉi 'mutigi'
[mut.0igi]
1.
[mut.0igi.kapablo]
Igi nekapabla paroli: se prosperos al mi mutigi Lemuelon por ĉiam, antaŭ ol li malkovros al iu nian sekreton, ni atingos nian celon, spite ĉio Iŝtar .
2.
[mut.0igi.silentigi]
Silentigi: terura ekkrio mutigis la kanton [3]; ŝi volas krii, sed la decidoplenaj lipoj de Karlo mutigas ŝin LGA ; blankaj, molaj tapiŝoj mutigis la paŝojn FdO .
angle:
mute
beloruse:
1. Ð·Ð¼Ð¾ÑžÐºÐ½ÑƒÑ†ÑŒ 2. Ð¿Ñ€Ñ‹Ð¼ÑƒÑÑ–ць, заставіць маўчаць
ĉeĥe:
umlčet
france:
1. rendre muet 2. faire taire
germane:
1. stumm machen 2. verstummen lassen, zum Schweigen bringen
hispane:
silenciar
hungare:
1. elnémít 2. elhalgattat
indonezie:
membungkam
japane:
口をきけなくする [こうをきけなくする], 押し黙らせる [おしだまらせる]
nederlande:
verstommen (tr.)
pole:
oniemić, czynić niemową
rumane:
înmărmurit, face mut
ruse:
1. Ð»Ð¸ÑˆÐ¸Ñ‚ÑŒ дара речи 2. Ð·Ð°ÑÑ‚авить молчать
slovake:
umlčať
ukraine:
зробити німим, відібрати мову

mutiĝi

serĉi 'mutiĝi'
[mut.0igxi]
[mut.0igxi.KOMUNE]
Iĝi nekapabla paroli; eksilenti: ili mutiĝas kiel ŝtono [4]; la pastroj […] mutiĝis post tia konsilo [5]; la ĉeestantoj mutiĝis de surprizo [6]; [en] la arbaro […] kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis [7]; ĉirkaŭis min granda silento, kvazaŭ ĉio estas mortinta kaj mutiĝinta FdO ; momente, pro indigno, mi absolute mutiĝis Ĉukĉoj ; mia edzino ekvidante min preskaŭ mutiĝis pro ĝojo de la revido VaK .
angle:
be struck dumb
beloruse:
зьнямець
ĉeĥe:
oněmět, zmlknout
france:
devenir muet
germane:
verstummen
hispane:
enmudecer
hungare:
elnémul
indonezie:
terdiam
japane:
口がきけなくなる [こうがきけなくなる], 押し黙る [おしだまる], 沈黙する [ちんもくする]
nederlande:
verstommen (ntr.)
pole:
zaniemówić, niemieć, oniemieć
rumane:
usca, fi lovit prost
ruse:
онеметь
slovake:
onemieť, zmĺknuť
ukraine:
оніміти, заніміти

mutulo

serĉi 'mutulo'
[mut.0ulo]
[mut.0ulo.MED]
Homo, kiu estas muta, kiu ne povas voĉe paroli: mutulo […] ne malfermas sian buŝon [8]; mutuloj ja parolas per la manoj [9]; doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian EE . VD:balbutulo
beloruse:
нямко, нямы
ĉine:
哑子 [yǎzi], 啞子 [yǎzi]
france:
muet (subst.)
germane:
Stummer
indonezie:
orang bisu
japane:
唖者 [あしゃ], おし
pole:
niemowa
rumane:
mut, fără voce
tibete:
ལྐུགས་པ་
ukraine:
німий (ім.)

surdomutulo, surdmutulo

serĉi 'surdomutulo'
serĉi 'surdmutulo'
[mut.surdo0ulo]
[mut.surdo0ulo.MED]
Homo, kiu estas surdulo1 kaj mutulo: ne aŭdas kaj ne, aŭ ne kontentige voĉe parolas: oni ne naskiĝas laŭvole kiel surdomutulo nek samseksamulo [10]; gestlingvo de surdmutuloj [11]; surdmutulo ellernas la parolon el la lipoj de aliaj, kvankam la voĉon, kiun tiu elbuŝigas, li neniam travivas laŭesence VaK .
Rim.: Ĉar ordinare simple temas pri surdulo, kiu kun konvena trejnado povas lerni kaj esprimi sin voĉe kaj gestlingve, la nomo surdmutulo aplikata al surdulo, estas konsiderata diskriminacia.
beloruse:
глуханямы
ĉine:
聋哑人 [lóngyǎrén], 聾啞人 [lóngyǎrén]
france:
sourd-muet (subst.)
germane:
Taubstummer
indonezie:
orang bisu dan tuli
pole:
głuchoniemy
rumane:
surdomut

administraj notoj