2melis/o PV meliso serĉi 'meliso' [melis.0o] [melis.0o.BOT] Genro el familio lamiacoj (Melissa); staŭdo kun ovo- ĝis kor-formaj kontraŭsidaj folioj citrone odorantaj, kiam oni tuŝas ilin; kun dulipaj floroj, kies supra lipo estas plata, unuloba, mallonge tridenta, blanka, flaveta aŭ pale rozkolora, kaj kies malsupra lipo estas triloba, dudenta, kaj kun stiluso kaj kvar stamenoj pli longaj ol la korolo, el la stamenoj du estas mallongaj kaj du pli longaj: tizano de meliso [1]; pli ol 200 specioj da plantoj produktas linalolon, ĉefe el la familioj lamiacoj, (bazilio, mento, meliso, ktp), […] [2]. 1. Vikipedio, Meliso2. Vikipedio, Linalolo angle: melissa beloruse: маліса, мяліса bulgare: мелиса france: mélisse germane: Melisse hungare: citromfű, melissza japane: メリッサ, セイヨウヤマハッカ latinece: Melissa nederlande: melisse pole: melisa portugale: melissa, erva-cidreira ruse: мелисса, медовка ukraine: меліса citronmeliso serĉi 'citronmeliso' [melis.citron0o] [melis.citron0o.BOT] Specio de meliso (Melissa officinalis), havanta citronan odoron kaj guston kaj uzata kiel spico, por infuzaĵoj kaj en farmacio: la citronmeliso […] devenas el la Mez-Oriento, ŝatas la mediteranan klimaton en Eŭropo [3]. 3. Vikipedio, Citronmeliso angle: lemon balm, balm mint, balm beloruse: мяліса лекавая bretone: begar bulgare: маточина france: mélisse citronelle germane: Zitronenmelisse hungare: citromszagú mézfű, kertiméhfű, méregnyomófű, citromszagú melissza japane: メリッサ, レモンバーム, セイヨウヤマハッカ latinece: Melissa officinalis nederlande: citroenmelisse pole: melisa lekarska, cytrynowe ziele (pot.) ruse: мелисса лекарственная, лимонная мята ukraine: меліса лікарська administraj notoj