Aldoni tradukojn al ReVo:

*maten/o PVEF

*mateno

serĉi 'mateno'
[maten.0o]
[maten.0o.KAL]
KAL La unua parto de la tago, kiu sekvas la nokton: dormi ĝis la mateno [1]; kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn [2]; Bonan matenon [3]! kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis [4]; la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron [5]; la sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj [6]; estis Paska mateno, la sonoriloj sonoris [7]; en la Kristnaska mateno […] la ventego kvietiĝis [8]; la reston de la mateno la detektivo pasigis serĉante konfirmon de faktoj [9]; la lekcioj okazis en la matenoj kaj la praktikaj ekzercoj posttagmeze [10]; mi pasigas la matenon en mia ĉambro, legas kaj lernas iomete [11]; la tutan matenon ambaŭ gastoj laboris en la legomĝardeno helpante la mastron [12]; peli tagojn sen afero de mateno al vespero PrV ; vespero lacigas, mateno freŝigas PrV .
Rim.: Atentu, ke laŭ kulturo kaj geografia situo, mateno povas havi tre diversajn limojn. En kelkaj kulturoj ĝi estas la tuta tempo inter noktomezo kaj tagmezo. En aliaj kulturoj ĝi estas la tempo inter sunleviĝo kaj tagmezo, kio evidente ne funkcias proksime de la polusoj. Aliloke ĝi komenciĝas, kiam kutime homoj ĉesas dormi kaj finiĝas kiam ili komencas sian tagan laboron, do la tempo inter nokto kaj antaŭtagmezo. [Wolfram Diestel]
ANT:vesperoVD:antaŭtagmezo, krepuskoVD:matenmanĝo
afrikanse:
oggend
albane:
mëngjes
amhare:
ጠዋት
angle:
morning
arabe:
الصباح
armene:
Õ¡Õ¼Õ¡Õ¾Õ¸Õ¿
azerbajĝane:
səhər
beloruse:
раніца
bengale:
সকাল
birme:
နံနက်
bosne:
jutro
bretone:
beure, mintin
ĉeĥe:
ráno, jitro
ĉine:
晨 [chén], 早上 [zǎo shang]
dane:
formiddag
estone:
hommikul
eÅ­ske:
goizean
filipine:
umaga
france:
matin, matinée
galege:
mañá
germane:
Morgen Bonan ~on: Guten Morgen!.
guĝarate:
સવારે
haitie:
maten
haÅ­se:
da safe
hebree:
בּוקר
hinde:
सुबह
hispane:
mañana (parte del día)
hungare:
reggel, délelőtt
igbe:
ụtụtụ
indonezie:
pagi
irlande:
maidin
islande:
morgun
japane:
朝 [あした]
jave:
esuk
jide:
מאָרגן
jorube:
owurọ
kanare:
ಬೆಳಿಗ್ಗೆ
kartvele:
დილით
katalune:
matí
kazaĥe:
таң
kimre:
bore
kirgize:
эртең менен
kmere:
ព្រឹក
koree:
아침
korsike:
mane
kose:
ntseni
kroate:
jutro
kurde:
sibe
latine:
mane
latve:
rīts
laÅ­e:
ໃນຕອນເຊົ້າ
litove:
rytas
makedone:
наутро
malagase:
maraina
malaje:
pagi
malajalame:
രാവിലെ
malte:
filgħodu
maorie:
ata
marate:
सकाळी
monge:
thaum sawv ntxov
mongole:
өглөө
nederlande:
ochtend, morgen (ochtend)
nepale:
बिहान
njanĝe:
m’mawa
okcidentfrise:
moarntiid
panĝabe:
ਸਵੇਰ ਦੇ
paŝtue:
سهار
perse:
بامداد، صبح
pole:
rano, poranek
portugale:
manhã
ruande:
mu gitondo
rumane:
de dimineață, devreme
ruse:
утро
samoe:
taeao
sinde:
صبح
sinhale:
අද උදෑසන
skotgaele:
madainn
slovake:
ráno
slovene:
jutro
somale:
subax
ŝone:
mangwanani
sote:
hoseng
sunde:
isuk
svahile:
asubuhi
svede:
morgon
taĝike:
пагоҳирӯзӣ
taje:
ตอนเช้า
tamile:
காலையில்
tatare:
иртә
telugue:
ఉదయం
tibete:
ཞོགས་ཀས་
ukraine:
ранок
urdue:
صبح
uzbeke:
ertalab
vjetname:
buổi sáng
volapuke:
gödel
zulue:
ekuseni

mateni

serĉi 'mateni'
[maten.0i]
(ntr)
[maten.0i.KAL]
Esti matena tempo: matenas, vesperas ― kaj tago malaperas PrV .
ĉeĥe:
svítat
germane:
Morgen werden
hungare:
reggel van, délelőtt van
japane:
朝である [あさである]
katalune:
ser de matí
nederlande:
morgen zijn, ochtend zijn
slovake:
brieždiť sa, svitať

mateniĝi

serĉi 'mateniĝi'
[maten.0igxi]
[maten.0igxi.KAL]
Ekesti mateno; komenciĝi (pri hela tago): mateniĝis, trumpetis ligna korno de la paŝtisto [13]; kiam mateniĝis, li estis vekita de mallaŭta ronkado [14]; kiam mateniĝis, lia malforteco estis tia, ke li falis sur apogseĝon [15]; jam mateniĝis, kiam la elĉerpiĝo de mia forto min dronigis en dormon [16].
13. A. Gajdar, trad. E. S. Pervertajlo kaj R. Grinŝpan: Timur kaj lia Taĉmento, 1982
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
germane:
anbrechen (Tag)
hispane:
amanecer
ukraine:
розвиднюватися, розвиднятися, світати

mateniĝo

serĉi 'mateniĝo'
[maten.0igxo]
[maten.0igxo.KAL]
Tempo, kiam estiĝas mateno, tempo de matena krepusko: antaŭ la mateniĝo ni lin mortigos [17]; la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo Marta ; longaj sociaj noktoj ĝis preskaŭ mateniĝo [18].
ĉine:
旦 [dàn], 黎明时分 [límíngshífēn], 黎明時分 [límíngshífēn], 黎明 [límíng], 昒 [hū], 天亮 [tiānliàng], 天明 [tiānmíng]
france:
aube
germane:
Tagesanbruch
hispane:
amanecer
indonezie:
fajar
japane:
夜明け [よあけ], 明け方 [あけがた]
perse:
سپیده‌دم
ukraine:
світанок

matenruĝo

serĉi 'matenruĝo'
[maten.0rugxo]
KAL Matena tempo, kiam la suno ruĝigas la ĉielon; aŭroro: baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron [19]; ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo [20]; (figure) jam mi ekvidas matenruĝon, la tagiĝon de nova glora epoko [21]; (figure) Fernando [estis] refariĝinta tia, kia li estis en la matenruĝo de iliaj amrilatoj [22]. VD:sunleviĝo
beloruse:
золак
bretone:
gouloù-deiz, tarzh-deiz
ĉine:
朝霞 [zhāoxiá], 早霞 [zǎoxiá]
france:
aurore
germane:
Morgenrot, Morgenröte
hispane:
aurora
hungare:
hajnalpír, pirkadat
indonezie:
fajar
japane:
朝焼け [あさやけ]
katalune:
alba, aurora
nederlande:
ochtendrood
pole:
zorza poranna
ruse:
утренняя заря
svede:
morgonrodnad
ukraine:
(ранкова) зоря

administraj notoj