2mamut/o JED mamuto serĉi 'mamuto' [mamut.0o] [mamut.0o.PAL] Genro el familio elefantedoj (Mammuthus), rostrulo ĝis 3 m alta kun longhara ruĝbruna felo, malgrandaj oreloj kaj kurbaj dentegoj; vivinta en Eŭropo kaj norda Azio ĝis la mezo de la kvaternara geologia epoko: en Siberio oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas [1]; fascinaj kiel dinosaŭroj: estas tiel priskribeblaj la mamutoj, kiuj vivis ĝis antaŭ 3700 jaroj en la nordaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko [2]. dinoterio, mastodonto ostaro de mamuto (inter Mammuthus primigenius kaj Mammuthus trogontherii), el Steinheim ĉe Murr CC BY-SA 3.0 [3] 1. Monato, Roberto Pigro: 2013: dek donacoj al la posteuloj2. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion3. Ghedoghedo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mammuthus_primigenius_fraasi.JPG angle: mammoth beloruse: мамант bretone: mammout bulgare: мамут ĉine: 犸 [mǎ], 獁 [mǎ], 猛犸 [měngmǎ], 猛獁 [měngmǎ], 毛象 [máoxiàng] france: mammouth germane: Mammut hungare: mamut indonezie: mamut japane: マンモス [まんもす] katalune: mamut latinece: Mammuthus nederlande: mammoet perse: ماموت pole: mamut portugale: mamute rumane: mamut ruse: мамонт slovake: mamut svede: mammut ukraine: мамонт mamuta serĉi 'mamuta' [mamut.0a] 1.[mamut.0a.rilata] Rilata al mamuto: estas permesite libere vendi la eburon de mamutoj, sed ne tiun de elefantoj: tial elefanta eburo estas ofte vendita kiel mamuta [4]. 2.[mamut.0a.FIG] (figure) Kolosa; malmoderna sed okulfrapa: kresko mamuta, sed saĝo liliputa PrV ; ili aspektis mamute, veturis preskaŭ sen bruo, nur foje mi aŭdis la klakadon de kontaktoj […] ‐ la paket-liverantaj kamionoj de la Aŭstra Poŝto [5]. 4. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion5. Monato, Walter Klag: Elektro elektita angle: mammoth beloruse: велізарны, гіганцкі, калясальны france: colossal germane: 2. kolossal, gigantisch, steinzeitlich hungare: óriási, hatalmas nagy japane: マンモスの [まんもすの], 巨大な [きょだいな] katalune: colossal, gegantí nederlande: kolossaal perse: غولپیکر، عظیمالجثه pole: mamuci rumane: mamut ruse: гигантский, колоссальный administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto.