10Madagaskar/o PIV1 Madagaskaro RLN (MG) serĉi 'Madagaskaro' [madagas.0o] [madagas.0o.GEOG] Ŝtato en la samnoma insulo troviĝanta en la Hinda Oceano oriente de la suda parto de Afriko kun ĉefurbo Antananarivo; teritorio de la Respubliko Madagaskaro: la neregistara organizaĵo sen profita celo Santé Sud (Sano suda) agas ĉefe en franclingvaj landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj Madagaskaro) [1]; la malagasa registaro malfacile trovis ŝipon por transporti rizon al Madagaskaro [2]; kelkaj produktantoj jam trovis merkaton en Francio kaj en la insuleto Reunio apud Madagaskaro [3]; iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraŭ tre magraj salajroj [4]; trafikŝtopiĝoj pli kaj pli karakterizas la urbon Antananarivo en Madagaskaro [5]. 1. Monato, Renée Triolle: Norduloj ebligas sudan sanon2. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo3. Monato, Fidilalao Henriel: Kino malagasa furoras4. Monato, Henriel Fidilalao: Rete subtrete5. Monato, Henriel Fidilalao: Vojoj al bonaj profitoj angle: Madagascar beloruse: Мадагаскар bulgare: Мадагаскар ĉine: 馬達加斯加 [Mǎdájiāsījiā], 马达加斯加 [Mǎdájiāsījiā], 馬達加斯加島 [MǎdájiāsījiāDǎo], 马达加斯加岛 [MǎdájiāsījiāDǎo], 馬達加斯加 [mǎdájiāsījiā], 马达加斯加 [mǎdájiāsījiā] france: Madagascar, République de Madagascar germane: Madagaskar indonezie: Madagaskar japane: マダガスカル島 [マダガスカルしま] katalune: Madagascar nederlande: Madagascar perse: ماداگاسکار pole: Madagaskar, Republika Madagaskaru, Republika Malgaska (przest.) portugale: Madagáscar ukraine: Мадаґаскар administraj notoj