*lul/i UV *luli serĉi 'luli' [lul.0i] (tr) 1.[lul.0i.MOV] Dormigi, trankviligi per balanceta movado, precipe infaneton: la maljuna homo sidis kaj lulis la infanon, kaj la patrino sidiĝis sur la seĝo tute apude [1]; kiam ĉiujn jam lulis la dormo kaj la princino iris en la bandomon, li saltis al ŝi kaj ŝin kisis [2]; ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn [3]; la egalritmaj paŝoj de la soldatoj lulis lin al dormo [4]; la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton [5]. 2.[lul.0i.balanceti] Harmonie balanceti: la ventoj ludis kun ili, […] portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj [6]; foje-foje orfolio lulas sin malsupren por fine halti antaŭ la piedo de la promenanto [7]; urbo kuŝanta apud la Mezamaro, kies ondoj lulis plej gravajn civilizaciojn [8]; ŝi ridetas kaj lulas sian grandan, muskolan korpon [9]; friska vento lulis la branĉojn de la arboj en la parko [10]; la Pacifika maro komencis luli ilin, tien-reen inter la ŝtonoj [11]. 3.[lul.0i.kvietigi] (figure) Kvietigi, kvazaŭdormigi: la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj [12]; poste lulos vin la dolĉa forgeso pri la antaŭaj embarasoj [13]; la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla [14]; senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn [15]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIV5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo7. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.8. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Antaŭparolo9. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson10. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 2411. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina15. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro angle: lull, cradle beloruse: калыхаць, люляць, гушкаць bretone: luskellañ bulgare: люлея ĉeĥe: kolébat france: bercer germane: wiegen hispane: 1. acunar, mecer 2. mecer 3. calmar, arrullar, adormecer, sosegar hungare: ringat, elringat japane: 揺する [ゆする], 揺らす [ゆらす], なだめる nederlande: wiegen pole: kołysać, lulać, bujać portugale: embalar rumane: legăna, calma, pluti ruse: укачивать, убаюкивать, баюкать slovake: hojdať, kývať ukraine: колисати, гойдати, заколисувати *lulilo [16]serĉi 'lulilo' [lul.0ilo] 1.[lul.0ilo.MEBL] Infanlito balancebla, per kiu oni povas luli: tutajn tagojn sidis ĉe la lulilo de sia filo [17]; ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto [18]; tio estis lia poeta talento, kiun Dio donace metis al li en la lulilon [19]; li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton [20]. lulseĝo Gustav Adolf Hessl: Ĉe La Lulilo PD [21] 2.[lul.0ilo.FIG] (figure) Naskiĝejo, kovejo: Egipto, […] lulilo de la civilizacio [22]; Germanujo […] estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia [23]. 16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, lul'il'17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj20. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua21. Gustav August Hessl, https://digital.belvedere.at/objects/6215/an-der-wiege : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gustav_Adolf_Hessl_-_An_der_Wiege_-_476_-_Belvedere.jpg22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908 angle: cradle beloruse: калыска bretone: kavell (gwele) bulgare: люлка ĉeĥe: kolébka ĉine: 搖籃 [yáolán], 摇篮 [yáolán] france: berceau germane: Wiege de la ~ilo ĝis la morto: von der Wiege bis zur Bahre. hispane: cuna hungare: bölcső japane: ゆりかご, 発祥地 [はっしょうち], 受け台 [うけだい], 架台 [かだい] nederlande: wieg pole: kolebka, kołyska portugale: berço rumane: leagăn ruse: колыбель 1. люлька slovake: kolíska ukraine: колиска administraj notoj ~ilo : Mankas verkindiko en fonto.