2litr/o JED litro (l) serĉi 'litro' [litr.0o] [litr.0o.MEZ] Komunuza mezurunuo, uzata por mezuri la volumenon de likvaj aŭ ŝuteblaj materialoj, egala al milono de kuba metro: ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango [1]; li estis malgrandbienulo kaj kunportis kelkajn litrojn da lakto kaj dudekon da ovoj [2]; litron malplenan (litrujon) […] ŝi plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo [3]; cianidenhavo en la eligota akvo […] superis 7 mg en litro [4]; la aerujo de la aŭto entenas 300 litrojn da aero kunpremita, kio sufiĉas por 200 km [5]. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka4. Monato, Poluado: Cinike cianide – ĉu respondecas Okcidento?5. Last: Ĉu ekologiaj aŭtoj el Litovio?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 15a angle: liter, litre beloruse: літр bulgare: литър ĉeĥe: litr, zn. l ĉine: 公升 [gōngshēng], 升 [shēng] france: litre germane: Liter greke: λίτρο hebree: ליטר hispane: litro hungare: liter indonezie: liter japane: リットル katalune: litre nederlande: liter perse: لیتر pole: litr portugale: litro rumane: litru ruse: литр slovake: liter ukraine: літр litrujo serĉi 'litrujo' [litr._0ujo] Ujo kun kapacito de unu litro: en la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis [6]. 6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 4 angle: liter jar beloruse: літровая ёмістасьць france: pot d'un litre germane: Litergefäß administraj notoj