Aldoni tradukojn al ReVo:

litov/o

litovo PIV1

serĉi 'litovo'
[litov.0o]
1.
[litov.0o.popolano]
Ano de balta popolo: Esperanton […] parolos ĉiu homo: laboristo, profesoro, kaj juĝisto, kaj doktoro, kaj hebreo, kaj kristano, kaj litovo kaj japano FK ; pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro VivZam ; Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi VivZam ; en lando nomata „Polujo“ la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo VivZam .
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Ŝtatano de Litovujo: la enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj, mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj [1]; litovoj dormas mezume ne pli ol 6 horojn: malbona rezulto kompare kun aliaj eŭropaj landoj [2]; spertuloj de Unesko laŭdis litovojn pri akurata zorgado de la dunoj [3].
1. LAST: Mizera statistiko, Monato, 2000/09, p. 14
2. Antanas Grincevičius: Malbonan nokton!, Monato, 2001/01, p. 10
3. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
angle:
Lithuanian
beloruse:
літовец, летувіс
ĉine:
立陶宛人 [lìtáowǎnrén]
france:
Lituanien (subst.)
germane:
Litauer
japane:
リトアニア人 [リトアニアじん]
katalune:
lituà (subst.)
nederlande:
Litouwer
portugale:
lituano (subst.)
ukraine:
литовець

litova

serĉi 'litova'
[litov.0a]
Rilatanta al litovoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: en norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita VivZam ; pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj VivZam ; la loĝantoj de la litova ĉefurbo Vilnius estas fidelaj al sia urbo [4]; honestaj litovaj eksportantoj asertas, ke la litova kontrabando al Britio ege ĝenas ilian agadon [5].
4. LAST: Vilni-plus, Monato, 2000/09, p. 214
5. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
beloruse:
літоўскі, летувіскі
france:
lituanien (adj.)
germane:
litauisch
japane:
リトアニアの [りとあにあの]
katalune:
lituà (adj.)
portugale:
lituano (adj.)
ukraine:
литовський

Litovujo [6] (LT)

serĉi 'Litovujo'
[litov.L0ujo]
[litov.L0ujo.GEOG]
GEOGPOL Ŝtato en la orienta Eŭropo ĉe Balta Maro kun ĉefurbo Vilno; teritorio de Respubliko Litovujo, limanta kun Belorusujo, Latvujo, Pollando, Rusujo (Kaliningrada regiono) kaj Balta Maro: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo VivZam . SIN:Litovio
6. Oficiala Informo de AdE, numero 11
angle:
Lithuania
beloruse:
Літва, Летува
ĉine:
立陶宛 [lìtáowǎn]
france:
Lituanie
germane:
Litauen
indonezie:
Lituania
katalune:
Lituània, República de Lituània
nederlande:
Litouwen
perse:
لیتوانی
pole:
Litwa, Republika Litewska
portugale:
Lituânia

administraj notoj