latvo, leto
- 1.
- Ano de balta popolo, parolanta lingvon el la orientbalta grupo kaj enloĝanta je du trionoj Latvujon: en aŭgusto 1989, ĉirkaŭ du milionoj da litovoj, latvoj kaj estonoj staris homĉene inter Vilniuso, Rigo kaj Talino je distanco de ĉirkaŭ 600 km [1]; Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj, Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj VivZam .
- 2.
- Civitano de Latvujo: la estonoj jam ekde du jaroj havas la komunan eŭropan valuton eŭro kaj ke la latvoj deklaris sian pretecon ekcirkuligi ĝin ekde la jaro 2014 [2].
- angle:
- Latvian
- beloruse:
- латыш, латвіец
- bulgare:
- латвиец
- ĉeĥe:
- Lotyš, Lotyšec
- ĉine:
- 拉脫維亞人 [lātuōwéiyàrén], 拉脱维亚人 [lātuōwéiyàrén]
- france:
- Letton (subst.)
- germane:
- Lette
- japane:
- ラトビア人 [ラトビアじん]
- nederlande:
- Let
- pole:
- Łotysz
- portugale:
- letão (subs.)
- slovake:
- Lotyš, Lotyš,
- ukraine:
- латиш, латвієць
latva
- 1.
- Rilata al latvoj, ilia kulturo, lingvo ktp: latva popola kanto FK ; latva telekomunika entrepreno [3]; la latva prezidantino [4]; la litova-latva limo [5]; ĉu […] laboristoj slovakaj, latvaj aŭ polaj invados la laborejojn eŭrop-uniajn, aŭ ĉu ili preferos resti hejme [6]?
- 2.
- La nacia lingvo de la latvoj: [la litova] kune kun la prusa kaj latva formas la baltan lingvogrupon [7].
3.
Monato, LAST: Telefonmonopolisto malprosperas
4. Monato, Laimius Stražnickas: Via malamiko estas nia malamiko
5. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn
6. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo
7. Monato, Paŭlo Peeraerts: Šiandien Lietuvoje bus debesuota
4. Monato, Laimius Stražnickas: Via malamiko estas nia malamiko
5. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn
6. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo
7. Monato, Paŭlo Peeraerts: Šiandien Lietuvoje bus debesuota
- angle:
- 1. Latvian 2. Latvian (language)
- beloruse:
- 1. латыскі, латвійскі 2. латыская мова
- bulgare:
- латвийски
- ĉeĥe:
- lotyšský
- france:
- 1. letton, lettonne (adj.) 2. letton (langue)
- germane:
- lettisch
- nederlande:
- Lets
- pole:
- łotewski
- portugale:
- letão (adj.)
- slovake:
- lotyšský
- ukraine:
- латиський, латвійський
Latvujo
- Ŝtato situanta en nordoriento de Eŭropo kaj limanta kun la Balta Maro, Litovujo, Belorusujo, Rusujo kaj Estonujo: samideanoj en Estonujo, Latvujo kaj Litovujo [8]; bona laboro, kiun vi farigis en Latvujo kaj en mia propra vivo [9]; ankaŭ la ruslingvuloj de Latvujo kaj Estonujo povas timi pri la sorto de sia kulturo en sia hejmlando [10]. Latvio
- angle:
- Latvia
- beloruse:
- Латвія
- bulgare:
- Латвия
- ĉine:
- 拉脫維亞 [Lātuōwéiyà], 拉脱维亚 [Lātuōwéiyà]
- france:
- Lettonie, République de Lettonie
- germane:
- Lettland
- indonezie:
- Latvia
- nederlande:
- Letland
- pole:
- Łotwa
- portugale:
- Letônia, Letónia