Leteo, Leto
- (laŭ la helenaj mitoj) Rivero de forgeso en la subtera mondo, fluanta en Stikson: Vi estus dorma, kiel pala herbo, / Kreskanta sur la bordo de la Leto Hamlet ; Ĉiu mia penso kaj prefero / Dronos en la Leto sub la tero [1]; krom la du amantoj, estas du gardistoj ĉe la rivero Leteo [2]; Vizio sur la bordo de Leteo [3].
Rim.:
Leto estas ankaŭ malnova nomo de latvo.
- angle:
- Lethe
- beloruse:
- Лета (рака ў грэцкіх мітах)
- france:
- Léthé
- germane:
- Lethe
- malnovgreke:
- ἡ Λήθη
- ukraine:
- Лето