1list/o JED listoserĉi 'listo' [list.0o] 1.[list.0o.KOMUNE] Serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu post alia: li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito [1]; la listo de la pastroj [2]; kvitanci liston de la vendotaj komercaĵoj Iŝtar ; la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj [3]; listo de mallongigoj (kp glosaro) EeP ; li faris liston de la nomoj de ĉiuj virinoj, kiujn li konis en la vilaĝo KKl ; mi aranĝas liston en alfabeta ordo [4]; la stratoj estas plenaj de la balottumulto, la bariloj krias pri tridek listoj (de kandidatoj) Metrop ; Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj Metrop ; tiel ofte mi kontrolis ĉion necesan, ke la listo de necesaĵoj komencis ripetiĝi senvole en mia menso. KrM ; li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin KrM . registro 1, tabelo 2.[list.0o.KOMP] Tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da objektoj, ĉiu el kiuj povas esti simpla datumo („atoma“ listero) aŭ listo. Malkiel en ordinara tabelo oni povas alpendigi novajn listerojn aŭ forpreni iujn enestantajn: prezenti arbon per listo; ĉar en Lispo kaj datumoj kaj funkcioj estas listoj, tial eblas skribi funkciojn, kiuj kreas novajn funkciojn aŭ ŝanĝas aliajn [5]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 5:12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 7:643. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj4. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, poetoj kaj homoj5. Vikipedio, Lisp (programlingvo) afrikanse: lys albane: lista amhare: ዝርዝር angle: list arabe: قائمة armene: ցուցակ azerbajĝane: siyahısı beloruse: сьпіс bengale: তালিকা birme: စာရင်း bosne: popis ĉeĥe: index, lista, rejstřík, seznam, soupis, výkaz ĉine: 列表 [lièbiǎo], 編目 [biānmù], 编目 [biānmù], 目录 [mùlù], 目錄 [mùlù] dane: liste estone: nimekiri eŭske: zerrenda filipine: listahan france: liste galege: lista germane: Liste 1. Auflistung greke: λίστα guĝarate: યાદી haitie: lis hebree: רשימה hinde: सूची hispane: lista hungare: jegyzék, lista, lajstrom igbe: ndepụta irlande: liosta islande: listi japane: リスト jave: dhaftar jide: רשימה jorube: akojọ kanare: ಪಟ್ಟಿ kartvele: სია kazaĥe: тізім kimre: rhestr kirgize: тизме kmere: បញ្ជី koree: 표 korsike: lists kose: uluhlu kroate: popis kurde: lîste latine: album latve: saraksts laŭe: ບັນຊີລາຍຊື່ litove: sąrašas makedone: листа malagase: lisitra malaje: senarai malajalame: പട്ടിക malte: lista maorie: rārangi marate: यादी monge: daim ntawv teev mongole: жагсаалт nederlande: lijst nepale: सूची njanĝe: mndandanda norvege: liste okcidentfrise: list panĝabe: ਸੂਚੀ ਵਿੱਚ paŝtue: لست pole: ceduła, lista, spis, wykaz, zestawienie portugale: lista ruande: urutonde rumane: citat, listă, catalog ruse: список samoe: lisi sinde: فهرست sinhale: ලැයිස්තුව skotgaele: liosta slovake: index, register, súpis, výkaz, zoznam slovene: seznam somale: liiska ŝone: Pamazita sote: lethathamo sunde: daptar svahile: orodha taĝike: рӯйхат taje: รายการ tamile: பட்டியலில் tatare: исемлеге telugue: జాబితా ukraine: список urdue: فہرست uzbeke: ro’yxat vjetname: danh sách zulue: uhlu listano serĉi 'listano' [list.0ano] Persono nomita en koncerna listo, ekz-e en balotlisto: por multaj B-listanoj estis ŝanĝita la balotejo [6]; per propono de la respondintoj ricevis poentojn ankaŭ eksterlistanoj [7]. 6. Bardhyl Selimi: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01, p. 77. La Ondo de Esperanto, La plej meritaj esperantistoj beloruse: унесены ў сьпіс, кандыдат germane: Listenplatz (Kandidat) listeroserĉi 'listero' [list.0ero] [list.0ero.KOMUNE] Unuopa elemento en listo: la listeroj 1 kaj 2 rilatas al tekstaj dosieroj [8]; la reta katalogo de la Esperantomuzeo en Vieno kun ĉirkaŭ 35 000 listeroj [9]. 8. Metodo9. Vikipedio, Trovanto beloruse: элемэнт сьпіса ĉeĥe: bradáček france: élément de liste germane: Listenelement, Eintrag (Liste), Punkt (Liste) hispane: elemento de una lista pole: element listy rumane: element de listă slovake: listerióza ukraine: зозулині сльози listigiserĉi 'listigi' [list.0igi] (tr) [list.0igi.KOMUNE] Starigi liston de iuj aferoj, objektoj: estas bone listigi tie ĉi […] tradukitajn verkojn [10]; en multaj tiutemaj libroj estas listigitaj nomoj de semajntagoj kaj monatoj en diversaj lingvoj [11]; la meritoj estas listigitaj dorskovrile de la libro [12]. 10. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj11. Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, Monato, 2003/07, p. 3012. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28 beloruse: скласьці сьпіс ĉeĥe: uspořádat do seznamu, vyjmenovat ĉine: 列举 [lièjǔ], 列舉 [lièjǔ], 列出 [lièchū], 列表 [lièbiǎo] france: énumérer, lister germane: auflisten hispane: enumerar, listar japane: 表に載せる [おもてにのせる] pole: robić listę rumane: face o listă slovake: usporiadať do zoznamu ukraine: складати список enlistigiserĉi 'enlistigi' [list.en0igi] (tr) [list.en0igi.KOMUNE] Enmeti en liston: li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj [13]; Raŭmo estis enlistigita kiel monda kulturheredaĵo de Unesko [14]; li kalkulis tion laŭ la aĝoj de la homoj enlistigitaj en la genealogioj [de] la Malnova Testamento [15]. 13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a14. Saliko: Raŭmo, Monato, 2005/11, p. 1715. Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, Monato, 2009/07, p. 21 beloruse: унесьці ў сьпіс ĉeĥe: zapsat do seznamu, zařadit do seznamu ĉine: 列出 [lièchū], 籙 [lù] france: ajouter à la liste germane: listen, auflisten hispane: agregar a la lista japane: 表に載せる [おもてにのせる] pole: wprowadzić na listę rumane: pune pe listă slovake: zapísať do zoznamu ukraine: вписувати, вносити/заносити до списку atendolisto serĉi 'atendolisto' [list.atendo0o] Listo en kiun enskribiĝas atendantoj kaj laŭ kies ordo ili estas servataj: kiam la publika financado reduktiĝas, la servoj transformiĝas al atendolistoj [16]; li estas sur la atendolisto de pli ol dudek jaroj [17]; eĉ en la ĉefurbo la kutima, fiksa telefonservo estas celobjekto de plendoj, ĉar la atendolisto de dezirantoj havi propran, hejman telefonaparaton ĉiam kreskas [18]; [ni] aranĝis krediton por aĉeti sian novan Mazda, […] en 1980 oni devis registri sin sur la atendolisto por aĉeti ĝin, ni havis la prioritaton ĉar mia avo estis malsanulo [19]. atendovico 16. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, En Rusujo, oni nun vivas malpli longe ol en 199017. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Dek Kvar Jaroj da Demokratio kaj Longa Atendo18. Alberto García Fumero: Servo alternative fiksita, Monato, 2009/03, p. 1619. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, La aŭtomobilo, instiganto de „etburĝaj deziroj“ angle: waiting list beloruse: сьпіс чаканьня ĉine: 候补名单 [hòubǔmíngdān], 候補名單 [hòubǔmíngdān] germane: Warteliste japane: 待機者リスト [たいきしゃりすと], 順番待ち名簿 [じゅんばんまちめいぼ] dissendolistoserĉi 'dissendolisto' [list.dissendo0o] [list.dissendo0o.KOMP] Forumo en komputila reto funkcianta tiel, ke la mesaĝojn senditajn al speciala retadreso, tiea servilo aŭtomate plusendas al la „listanoj“, aŭ „abonantoj“ (kies retadresojn ĝi prenas en la koncerna „dissenda listo“): aboni dissendoliston pri mamkancero [20]; verki tekstojn por nia dissendolisto pri interesaj vortoj de la rusa lingvo [21]; en nia dissendolisto estas pliaj 76 personoj (perantoj, kunlaborantoj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj), kiuj ricevas la revuon senpage [22]. 20. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 1521. Anna kaj Mati Pentus: Monato sin prezentas, Monato, 2002/06, p. 622. La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov: „La Ondo“ ĉiam pli internacia angle: mailing list beloruse: сьпіс рассылкі ĉeĥe: seznam adres k rozeslání ĉine: 邮件列表 [yóujiànlièbiǎo], 郵件列表 [yóujiànlièbiǎo], 邮寄名单 [yóujìmíngdān], 郵寄名單 [yóujìmíngdān] france: liste de diffusion germane: Mailliste, Verteilerliste greke: λίστα ταχυδρομειού hebree: רשימת תפוצה hispane: lista de distribución hungare: levelezési lista japane: メーリングリスト nederlande: verzendlijst pole: lista adresowa, lista dystrybucyjna rumane: listă de expediere poștală, listă de email-uri ruse: список рассылки slovake: mailová konferencia, zoznam adries na rozoslanie ukraine: список розсилання (листів і т.п.) ligillistoserĉi 'ligillisto' [list.ligil0o] [list.ligil0o.KOMP] Listo realigita tiel, ke ĉiu ĝia ero entenas ligilon (referencon) al la tujsekva ero (unudirekta ligillisto), aŭ du ligilojn al la tujsekva ero kaj al la ĵusantaŭa (ambaŭdirekta ligillisto). La lasta listero povas havi nulan (vakuan) referencon, aŭ referenci la komencon (ringa ligillisto): ĉar la unusola disigebla datumtipo [de Picolisp] estas la ligillisto, ekzistas multaj interuzeblaj funkcioj por trakti listojn [23]; estas pluraj strategioj por solvi koliziojn [en hakettabelo], interalie per la metodo de pendaj ligillistoj [24]. 23. Vikipedio, Picolisp24. Vikipedio, Hakettabelo angle: linked list beloruse: ланцуговы сьпіс ĉeĥe: seznam dat, soubor dat ĉine: 鏈表 [liànbiǎo], 链表 [liànbiǎo] germane: verkettete Liste hebree: רשימה מקושרת hispane: lista enlazada hungare: kapcsolt lista, láncolt lista japane: 連結リスト [れんけつリスト] pole: lista połączona portugale: lista encadeada rumane: listă legată ruse: цепной список slovake: spájaný zoznam, zoznam dát ukraine: зв’язаний список nigra listo serĉi 'nigra listo' [list.nigra_0o] Listo de malpermesitaj, sankciumitaj aferoj: trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni ricevas laboron Metrop ; eĉ nigra listo de ĵurnalistoj […] taksitaj tro kritikemaj estis farita por malebligi al ili aliron al grandaj ĵurnaloj [25]; Ĝibraltaro estas en la nigra listo de OEKE [26]; alia solvo, ĉefe uzebla ĉe servilo, estas nigraj listoj de retlokoj konataj kiel sendantoj de rubpoŝto [27]. 25. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, En Sud-Koreio, la fino de la dinastio Bak26. Evgeni Georgiev: Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?, Monato, 2000/10, p. 1027. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15 angle: black list beloruse: чорны сьпіс ĉine: 黑名单 [hēimíngdān], 黑名單 [hēimíngdān] germane: Schwarze Liste japane: ブラックリスト ukraine: чорний список administraj notoj