(p.p. bildigo
`f` inter du
vektoraj spacoj super la korpo
de kompleksoj)
Tia, ke ĝi ĵetas `x+alpha*y`
al `f(x)+kappa(alpha)*f(y)`,
kie `kappa` signas la operacion
konjugo:
la konjugo mem estas konjuglineara bildigo de la aro de
kompleksoj al ĝi mem.
seskvilineara.Rim.:
Ni ne trovis fonton por tiu termino. Ŝajnas, ke la formo
„konjuglineara“ estas la
plej logika, sed la naciaj lingvoj plimulte preferas formojn de la
tipo
„kontraŭlineara“ (kial?) aŭ la metaforon
„duonlineara“, kiu kalembure pravigas la terminon
„seskvilineara“ (etimologie: unu-kaj-duon-lineara).
La donitan difinon oni povas vastigi al la okazo, kiam la vektoraj
spacoj estas super ajna korpo, provizita per involucia aŭtomorfio
`kappa`. Tiusence, lineara bildigo inter reelaj
spacoj povas esti kvalifikata ankaŭ konjuglineara.