liktor/o PVEF liktoroserĉi 'liktoro' [liktor.0o] [liktor.0o.HIS] Gardisto de altrangulo en antikva Romio, portanta vergofaskon kaj hakilon (kp fasko1.a) kiel signojn de punpovo: kiam tagiĝis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri: forliberigu tiujn homojn [1]; kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn – amasoj da sklavoj [2]; antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj, dum malantaŭ ĉiuj sekvis malgranda trupo da gardistoj [3]; la liktoroj alportas al Bruto la korpojn de liaj filoj [4]. korpogardisto, pretoriano 1. La Nova Testamento, La agoj 16:352. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua4. Vikipedio, artikolo „Jacques-Louis David“, 2008-04-22 beloruse: ліктар ĉeĥe: liktor france: licteur germane: Liktor latinece: lictor nederlande: lictor pole: liktor slovake: liktor ukraine: ліктор administraj notoj