pretorio
- 1.
- Pretorejo: la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton [1]; miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke [2].
- 2.
- La imperiestra gvardio en Romio: Tigellinus estis prefekto de la pretorio [3].
Rim.:
La latina etimo konfuzas multajn signifojn; en Esperanto
konvenas apartigi la signifon lokan
(pretorejo), el kiu
tamen ne deriveblas la signifo gvardia; la tradicia formo
„pretoriano“
neprigas krome la apartan vorton
pretorio2.
[Sergio Pokrovskij]
Pretorio (ĉefurbo)1.
La Nova Testamento, Marko 15:16
2. La Nova Testamento, Filipianoj 1:13
3. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 49a
2. La Nova Testamento, Filipianoj 1:13
3. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 49a
- angle:
- praetoria
- germane:
- Prätorium
- latinece:
- prætorium
- pole:
- pretorium
- rumane:
- pretoriu
- ruse:
- преторий
- ukraine:
- преторій, преторіум
pretoriano
- Ano de pretorio2: — ne cedu, dia: ni havas la pretorianojn [4]; [li] konstruigis apud muroj de Romo fortigitajn bivakojn por la pretorianoj [5]. liktoro
Rim.:
La PIV-oj uzas tiusence la vorton „pretorano“, kiu
estas nek gramatike ĝusta, nek bone atestita.
[Sergio Pokrovskij]
4.
H. Sienkiewicz, tr. Kabe: Quo vadis?, Internacia krestomatio, 1907
5. Vikipedio, Pretoriana gvardio
5. Vikipedio, Pretoriana gvardio
- germane:
- Prätorianer
- latinece:
- prætorianus
- pole:
- pretorianin
- rumane:
- pretorian
- ruse:
- преторианец