*krak/i UV *kraki serĉi 'kraki' [krak.0i] (ntr) [krak.0i.SON] Brui seke pro ŝirado, krevado aŭ rompado: la hela fajro gaje krakadis [1]; krakis pafo post pafo [2]; vi rekompence donis krakantan vangofrapon [3]! kafmuelilo […] komencis krakadi [4]; la malgranda Niko krakadis tiam per sia vipo [5]; pezaj radoj krakis obtuze Marta ; ventego krakiganta la arbojn [6]; ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis [7]; [ili] krakmanĝetadis la maldikajn macojn [8]; [li] parolis plue kun krakanta (ridkrakanta) tono de gajigisto [9]; li mensogas tiel, ke la muroj krakas PrV . 1. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malbela anasido3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, koboldo ĉe la butikisto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, malgranda Niko kaj granda Niko6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I9. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II angle: bang, clap, crack, detonation, report beloruse: трашчаць, лускаць, храбустаць ĉeĥe: bortit se, bouchat, praskat, prásknout, pukat ĉine: 轟 [hōng], 咣当 [guāngdāng], 嘡 [tāng], 嘣 [bēng] france: craquer li mensogas tiel, ke la muroj ~as: mentir comme un arracheur de dents. germane: krachen, knacken, knattern, knallen hispane: crujir hungare: recseg, ropog, kopog, zörög li mensogas tiel, ke la muroj ~as: úgy hazudik, hogy majd leszakad a plafon. japane: 乾いた音を立てる [かわいたおとをたてる] pole: chrobotać, skrzypieć, trzeszczeć, zgrzytać portugale: crepitar, estalar rumane: pârâi, scârțâie ruse: трещать, хрустеть slovake: plieskať, práskať ukraine: тріскати, тріщати, хрустіти krakserĉi 'krak' [krak.0] (sonimito) [krak.0.SON] Sono de krevo, de rompo: krak! ekĝemis la ovoŝelo [10]; krak', krak'! ekbruis ĉiuj mebloj [11]; „krak!“ la silikvo krevis, kaj ĉiuj kvin pizoj elruliĝis [12]. 10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kvin en unu silikvo beloruse: хруп!, трэсь! ĉine: 砉 [huā] france: crac ! germane: knack! hispane: ¡crac! hungare: reccs! pole: trrrach ! ruse: хрусть!, крак! krakoserĉi 'krako' [krak.0o] [krak.0o.SON] Bruo de io krevanta, rompiĝanta: vitra pordo […] fermiĝis kun laŭta krako Marta ; tondra krako [13]; estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego [14]. Rim.: Ĉe unuopa bruo oni preferas uzi „krako“, dum ĉe ripetoj pli konvenas „krakado“: krakado de la teleroj kaj pladoj [15]. krako (drogo)13. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo beloruse: хруст, храбусьценьне ĉeĥe: lusknutí, praskot, třesknutí france: craquement, tintement germane: Krachen, Krachen hispane: crujido, chasquido, tañido hungare: recsegés, ropogás, kopogás, zörgés japane: ぱちっ, ぱん, ぱりっ, ぴしり, ぽきっ, めりっ, かさっ pole: chrzęst, łomot, szczęk, trzask rumane: ronțăit ruse: хруст, треск slovake: lúsknutie, praskot, tresknutie ukraine: тріск, хрускіт krakeca, kraketaserĉi 'krakeca' serĉi 'kraketa' [krak.0eca] Soniganta kraketojn, aŭdeble rompiĝema: krakeca ĉipso, rostpano, salato; [li] levis la manon pro ĝojo kaj kriis per kraketa voĉo [16]. 16. J. U. Giesy: Post la ŝippereo, Literatura Mondo, Feb. 1926, p. 153 angle: crisp, crunchy germane: knusprig, knackig, brüchig kraketiserĉi 'kraketi' [krak.0eti] (ntr) [krak.0eti.SON] Eligi mallaŭtan ripetitan krakon: estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj [17]; la sekaj folioj kun kraketo dispeciĝis sub la piedoj [18]; la hajlo kraketas sur la tegmento; ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj Marta krepiti, susuri 17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, la vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj18. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I angle: crackle, pop, snap beloruse: храбусьцець, хрупасьцець, патрэскваць ĉeĥe: chrastit, cvakat, dostávat trhlinu, lupat (oheň), pukat france: crépiter, croustiller, grésiller germane: knirschen, knistern hispane: rechinar, chirriar, crujir hungare: pattog, csattog, serceg japane: 小さい音を立てる [ちいさいおとをたてる], はぜる pole: chrupać, skwierczeć rumane: sfârâi ruse: потрескивать, похрустывать slovake: cvakať, pukať ukraine: тріскотіти, тріскотати, потріскувати diskrakiserĉi 'diskraki' [krak.dis0i] (ntr) [krak.dis0i.KOMUNE] Rompiĝi kun krako; eksplodi: (figure) vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude [19]; (figure) kiam la Habsburga imperio diskrakis (dispeciĝis), la ĉeĥa popolo iĝis sendependa regno. detruiĝi, disfali, disrompiĝi, frakasiĝi, krevi1 19. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof beloruse: трэскацца, лузацца, лопацца ĉine: 撐破 [chēngpò] france: éclater germane: zerbersten, bersten hispane: reventar, romper pole: pęknąć, przerwać rumane: pauză, stop enkrakiserĉi 'enkraki' [krak.en0i] (tr) [krak.en0i.JUR] Eniri kaj instaliĝi en malplena loĝejo, kiun oni ne proprumas: inter politikaj partioj grandaj kaj etaj, sindikatoj, […] enkrakistoj, edukaj organizaĵoj ktp. oni kalkulis pli ol 200 kolektivojn kaj asociojn [20]; ĵus estis akuzita la estro de „Junsocialista Partio“ pro enkrakado de domo [21]. Rim.: Tiu vorto ŝajnas al mi pli idiomaĵo ol jura fakvorto [Wolfram Diestel] 20. -: Sed, kiel finiĝis la defilado?, Manifesto de la platformo..., [2000?]21. ruĝulo: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda, 2009 beloruse: урывацца france: squatter germane: ein Haus besetzen, einnisten hispane: ocupar pole: zająć rumane: ocupa administraj notoj