Aldoni tradukojn al ReVo:

3korupt/i PV

korupti

serĉi 'korupti'
[korupt.0i]
(tr)
1.
[korupt.0i.EKON]
EKON Subaĉeti: korupti juĝiston; koruptado okazas ankaŭ en demokratio, sed ĝi ne restas porĉiame kaŝita, kiel montras la kazo [1]; en minimume unu lando vivas nek koruptantoj nek koruptatoj: Antarkto [2]; unu el la gangrenoj estas la malŝparemo kaj koruptado, kiuj karakterizas preskaŭ ĉiujn instancojn en la lando [3]. VD:ĉantaĝi, kompromiti
2.
[korupt.0i.morale]
Morale putrigi, morale difekti, malvirtigi, defaligi, malbonigi, aĉigi: ĉi tiujn homojn oni povas nek timigi, nek korupti [4]; potenco koruptas [5]; simpluloj ne koruptitaj de la civilizo; korupti la stilon; la spiritaj kaj korpaj koruptitoj de nia epoko.
1. Monato, Stefan Maul: Germanio: Pekoj de patriarko
2. Stefan Maul: Du mil, Monato, 2000/12, p. 5
3. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
5. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
angle:
1. corrupt 2. corrupt, taint
beloruse:
1. падкупаць, даваць хабар 2. карумпаваць
ĉeĥe:
poškozovat, zraňovat
ĉine:
[qiú], 敗壞 [bàihuài], 窳敗 [yǔbài], 行賄 [xínghuì], 賄買 [huìmǎi], 賄賂 [huìlù]
france:
corrompre 1. corrompre (par de l'argent), acheter (soudoyer), graisser la patte (à), payer (soudoyer), soudoyer, suborner (par de l'argent)
germane:
1. bestechen 2. verderben, korrumpieren
hispane:
1. sobornar 2. corromper
hungare:
1. megvásárol (megveszteget), megveszteget 2. megront (erkölcsileg), korrumpál
japane:
買収する [ばいしゅうする], 堕落させる [だらくさせる], 腐敗させる [ふはいさせる]
nederlande:
1. omkopen, corrumperen, corrupt maken 2. bederven
pole:
przekupić, korumpować
portugale:
1. corromper, fazer corrupção
rumane:
corupe
ruse:
1. подкупать, давать взятку 2. коррумпировать
slovake:
demoralizovať, korumpovať, podplácať

korupto, korupteco

serĉi 'korupto'
serĉi 'korupteco'
[korupt.0o]
[korupt.0o.KOMUNE]
Stato de tio, kio koruptiĝis: troviĝas grajno de korupto en tiaj plezuroj; la homaj karakteroj havas plej ofte signojn de disfalo kaj korupto; degenero de tradiciaj partioj, akompanata de korupto [6]; korupto vidiĝas en preskaŭ ĉiuj landoj [7]; pro korupteco jam centoj da ŝajne bonfamaj politikistoj de l' grandaj partioj perdis postenon kaj reputacion [8]; Albanio ne ŝanĝiĝis: regas sama korupteco kiel en la pasinteco [9].
6. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
7. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
8. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
9. Bardhyl Selimi: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01, p. 7
beloruse:
карупцыя, карумпаванасьць
ĉine:
貪污 [tānwū], 賄賂 [huìlù], 貪汙腐化 [tānwūfǔhuà], 貪污腐敗 [tānwūfǔbài], 賄買 [huìmǎi], 不誠信 [bùchéngxìn], 營私舞弊 [yíngsīwǔbì], 貪污罪 [tānwūzuì], 腐賂 [fǔlù]
france:
corruption
germane:
Verdorbenheit, Korruption
japane:
汚職体質 [おしょくたいしつ]
nederlande:
corruptie
pole:
korupcja
rumane:
corupție

nekoruptebla

serĉi 'nekoruptebla'
[korupt.ne0ebla]
[korupt.ne0ebla.KOMUNE]
Kiun oni ne povas korupti, kiu kontraŭ korupto rezistas: nekoruptebla oficisto; la ekzamenoj estis severaj kaj la tri Meditantoj estis nekorupteblaj [10].
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
beloruse:
непадкупны
ĉine:
刚正不阿 [gāngzhèngbùē], 不受賄賂 [bùshòuhuìlù], 不能触摸 [bùnéngchùmō], 清廉 [qīnglián], 廉洁 [liánjié]
france:
incorruptible
germane:
unbestechlich, nicht korrumpierbar
japane:
買収されない [ばいしゅうされない], 腐敗しない [ふはいしない], 清廉潔白な [せいれんけっぱくな]
nederlande:
niet omkoopbaar
pole:
nieprzekupny
rumane:
incoruptibil

administraj notoj