kordon/o JED kordonoserĉi 'kordono' [kordon.0o] 1.[kordon.0o.TEKS] Plektogalono, ŝnurpasamento, uzata por garni vestojn: la kordono de kardinala ĉapelo PV ; ŝi malligis la kordonojn de siaj jupoj, kiuj falis ronde ĉirkaŭ ŝi […kaj plu] vestite de sola korseto […] paŝis tra la ĉambro ChL . 2.[kordon.0o.rubando] Larĝa rubando, traŝultre portata kiel honorsigno de iuj ordenoj: kordono de la Honora Legio PV . skarpo2 3.[kordon.0o.vico] Kontinua vico: kordono da arboj ĉirkaŭ placo; malalta bordo borderita per kordono de rulŝtonetoj [1]. 4.[kordon.0o.MIL] Vico da soldataj postenoj por gardi limon, enteni epidemion ks: ili eltrovis niajn postesignojn, ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro [2]; kiam komenciĝis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj […] ne restis eĉ unu homo MkM ; ĉe la landlimo establiĝis sanitara kordono […] policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve „danĝero! febrorisko!” [3]; starante antaŭ polica kordono, manifestaciantoj skandis [4]. spalirofalango3 1. Vikipedio, Golfeto de Audierne (Bretonio)2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua3. Monato, Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito, 20064. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6 angle: cordon beloruse: 1. тасьма 2. ордэнская стужка 3. шэраг 4. кардон (вайсковы) ĉeĥe: kordon france: cordon germane: 1. Kordel, Zierkordel, Schnur 2. Ordensband 3. Reihe, fortlaufende Reihe 4. Kordon, Postenkette, Absperrung hungare: 1. díszzsinór, zsinórdísz 2. rendszalag 3. sor, kordon 4. kordon, sorfal japane: 飾りひも [かざりひも], 綬 [じゅ], 連なり [つらなり], 列 [れつ], 哨兵線 [しょうへいせん], 警戒線 [けいかいせん] nederlande: 1. lint 2. ordelint, sjerp 3. rij 4. kordon pole: 1. kordonek 2. wstęga 3. kordon, szpaler 4. kordon sanitarny portugale: 1. cordão (ornamento), galão (ornamento), grega (ornamento) 2. cordão (ornamento), galão (ornamento), grega (ornamento) 3. cordão (fila contínua) rumane: cordon ruse: 1. тесьма 2. орденская лента 4. кордон slovake: kordón administraj notoj