Aldoni tradukojn al ReVo:

konvent/o PIV1

konvento

serĉi 'konvento'
[konvent.0o]
1.
[konvent.0o.POL]
POL Decida, leĝofara kunveno de ĉiuj anoj de asocio: en majo 1938 Lidia revenis al Ilinojso je la invito de la Nacia Spirita Asembleo por ĉeesti la ĉiujaran bahaan konventon [1]; nun Eŭropa Unio do havas konstitucion, ellaboritan de konvento, aprobitan jam de la EU-registoj [2]. VD:asembleo
2.
[konvent.0o.KRI]
KRI Komunumo, kunvivanta en monaĥejo: je la aĝo de dek du ŝi estis metita de onklino en francan konventon, kie ŝi estis malfeliĉa [3]. VD:kongregacio, ordeno1
1. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
2. Stefan Maul: EU-reformeto, Monato, 2003/10, p. 7
3. Garbhan MacAoidh: Don Roberto, politikisto kaj aventuristo, Monato, 2017/12, p. 21
angle:
1. convent
beloruse:
канвэнт
france:
1. assemblée générale, convent
germane:
1. Hauptversammlung, Konvent 2. Konvent
tibete:
བཅུན་དགོན་

administraj notoj