*konsekvenc/o *konsekvenco serĉi 'konsekvenco' [konsek1.0o] 1.[konsek1.0o.sekvo] Tio, kio logike sekvas el starigita principo, al iu fakto, el antaŭa okazo; rezulto, sekvo1: refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj; via patro […] donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi! denove ruza konsekvenco! […] li min faris certe ja ne el amo al mi [1]; ĉar ĉiu fakta stato produktas difinitajn jurajn konsekvencojn, estas normale ke la oratoro pritraktu unue la faktojn kaj poste la juron Ret ; [tiuj] filologoj […] ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto Ret ; la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio ChL ; ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda […] ― ĉu, kiam junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan konsekvencon? ChL ; kian danĝeron? ho, vi kompatinda […] ĉu vi ankoraŭ ne konas la konsekvencojn VaK ? kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn VaK ? dedukto, konkludo, korolario 2.[konsek1.0o.kohero] Racia, kohera decidado kaj agado, konsciante pri la interefikoj: la plimulto […] trovos tiun ĉi demandon tute superflua, tamen pro konsekvenco ni metas [ĝin] EE ; al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis Tolstoj Zam . kohereco, principo2 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua angle: 1. consequence 2. consistency beloruse: 1. вынік 2. пасьлядоўнасьць bulgare: 1. вынік, последица, последствие 2. следствие ĉine: 后果 [hòuguǒ], 結果 [jiéguǒ], 結論 [jiélùn] france: conséquence, répercussion germane: Konsequenz 1. Folge, Konsequenz, Folgeerscheinung 2. Konsequenz, Schlüssigkeit, Konsistenz, Unbeirrbarkeit hispane: consecuencia japane: 帰結 [きけつ], 結果 [けっか], 成り行き [なりゆき] katalune: conseqüència nederlande: gevolg pole: konsekwencja, następstwo portugale: conseqüência rumane: consecvență, corolar ruse: 1. следствие, последствие 2. последовательность konsekvenca serĉi 'konsekvenca' [konsek1.0a] 1.[konsek1.0a.ligita] Logike aŭ racie interligita kun tio, kio antaŭas: konsekvenca konkludo; tiun, ŝajne strangan kaj kontraŭ-intuician teorion, li ne inventis pro intelekta kaprico, sed kiel konsekvencan sekvon de eksperimento Kon11 ; [tio nur estas] konsekvencaj suferoj […] kaj estas malinde diskuti ĝin Rsp . 2.[konsek1.0a.logika] Karakterizas iun, kies ĉiuj agoj, aŭ ion, kies ĉiuj elementoj logike interligiĝas; kohera2: konsekvenca homo, konduto; stilo bone ellaborita kaj poemstrukturo interne konsekvenca EeP ; la interpunkcio estas parte ŝanĝita, iom pli konsekvenca KPr ; se oni volus esti konsekvenca, oni devus tagmanĝi laŭ la angla maniero, en frakoj kaj blankaj kravatoj PatrojFiloj ; eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj VaK ; la plimulto el la lingvoj estas nek tre konsekvencaj, nek tre liberaj BonaLingvo ; ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia […] servo KrM . neŝancelebla angle: 1. consequent, logically following 2. consistent beloruse: пасьлядоўны bulgare: последователен ĉine: 順理成章 [shùnlǐchéngzhāng], 前后一致 [qiánhòuyīzhì], 坚定 [jiāndìng], 始終不渝地 [shǐzhōngbùyúde], 一貫重視 [yīguànzhòngshì], 坚韧 [jiānrèn] france: logique germane: schlüssig, konsequent 1. folgerichtig, daraus folgend japane: 首尾一貫した [しゅびいっかんした], 筋の通った [すじのとおった] katalune: conseqüent malaje: konsisten nederlande: consequent pole: konsekwentny, ciągły, spójny rumane: consecvent, continuu, conectat ruse: последовательный konsekvence serĉi 'konsekvence' [konsek1.0e] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Pro konsekvenco1: la esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj [2]; kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj, konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj KrM . do1, konklude, sekve 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Laŭ konsekvenca maniero: sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado VaK ; konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina Zam . 2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907 angle: 1. consequently, therefore, accordingly, logically 2. consistently, accordingly beloruse: 1. такім чынам 2. пасьлядоўна ĉine: 因而 [yīnér], 故而 [gùér], 是以 [shìyǐ], 是故 [shìgù], 于是 [yúshì] france: en conséquence, par conséquent germane: 1. folglich, demzufolge, also, mithin 2. folgerichtig, schlüssig, konsequent hispane: consecuentemente japane: 当然の結果として [とうぜんのけっかとして], 必然的に [ひつぜんてきに], したがって katalune: conseqüentment nederlande: 1. bijgevolg 2. consequent pole: konsekwentnie, wskutek, w wyniku rumane: consecvent, mereu, ca rezultat ruse: 1. следовательно 2. последовательно malkonsekvenca serĉi 'malkonsekvenca' [konsek1.mal0a] Havanta neniun konsekvencon: malkonsekvenca stilo, konduto; la absurda kaj malkonsekvenca ortografia sistemo de la angla lingvo [3]; tio estis same malkonsekvenca, la malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo VaK ; en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj VaK . 3. Monato, Garvan Makaj': Disleksio kaj literumado, 2013 angle: inconsistent beloruse: непасьлядоўны ĉine: 不符 [bùfú], 出尔反尔 [chūěrfǎněr] france: incohérent, contradictoire germane: nicht folgerichtig, nicht schlüssig, widersprüchlich, inkonsequent katalune: inconseqüent nederlande: inconsequent pole: niekonsekwentny, niezgodny rumane: inconsecvent, discordie ruse: непоследовательный nekonsekvenco, senkonsekvenco serĉi 'nekonsekvenco' serĉi 'senkonsekvenco' [konsek1.ne0osen0o] Io, kio ne logike interligiĝas kun antaŭaĵoj, kio ne estas kohera: oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj kaj mi plivolas ridi je tio BdV ; ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco Marta ! angle: inconsistency beloruse: непасьлядоўнасьць ĉine: 不一致 [bùyīzhì], 乖张 [guāizhāng], 不连贯 [bùliánguàn] france: incohérence germane: Widerspruch, Inkonsequenz Widersprüchlichkeit, Inkonsequenz japane: 一貫性のなさ [いっかんせいのなさ], 矛盾 [むじゅん] katalune: inconseqüència nederlande: inconsequentie pole: niekonsekwencja, niezgodność rumane: inconsecvență, contradicție, dezacord ruse: непоследовательность administraj notoj