Aldoni tradukojn al ReVo:

2konkav/a JED

konkava

serĉi 'konkava'
[konkav.0a]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Prezentanta kavan surfacon aŭ konturon, kiel interno de cirklo aŭ sfero; volbita internen: la konkava lenso de okulvitro por miopulo; koloroj trompas la okulojn, tiel ke objekto en bildo povas ŝajni konkava aŭ konveksa [1]; Vitalij kaj Alice admiras siajn proprajn bildojn en konkavaj speguloj Metrop ; la rompitan brakon […] Glaucus enigis en du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte, por ĝin senmovigi [2]. ANT:konveksa
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
MAT
a)
[konkav.0a.subaro]
PIV1 (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Ne konveksa: konkava angulo (pli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro. ANT:konveksa2.a
Rim.: Konkavajn angulojn oni foje nomas „transobtuzaj“ aŭ „superstreĉitaj“ (ambaŭ en MatVort).
b)
[konkav.0a.bildigo]
MatVort (p.p. bildigo f de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke ĝia kontraŭegalo estas konveksa2.b. ANT:konveksa
angle:
1. concave 2.a concave (subset) 2.b concave (function)
beloruse:
увагнуты, угнуты
ĉine:
[āo]
france:
1. concave 2.a (sous-ensemble) concave 2.b (fonction) concave
germane:
2.a konkav (-e Untermenge) 2.b konkav (-e Funktion)
hispane:
1. cóncavo 2.b cóncavo
japane:
凹の [おうの]
katalune:
còncau
nederlande:
1. concaaf, hol 2.a concaaf 2.b concaaf
pole:
2.a (zbiór) wklęsły 2.b (funkcja) wklęsła
portugale:
côncavo
ruse:
вогнутый 2.a вогнутое (подмножество) 2.b вогнутая (функция)

administraj notoj