2kongregaci/o JED kongregacioserĉi 'kongregacio' [kongre.0o] 1.[kongre.0o.monahxa] Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj, (ne distingante la kongregaciojn de la ordenoj laŭ propra katolika senco): ofte kongregacioj estis gravaj minacoj por la regantoj, kontraŭbatalante la registaron [1]. 2.[kongre.0o.ordeno] Religia societo el pastroj aŭ monaĥoj ligitaj per promesoj (votoj), kies rompo estas grava peko, sed, laŭ la kanona juro, ne nuligas la rezultojn de la malpermesita faro: la teatinoj estis ekleziuloj de la kongregacio de Latrano, ili portis nigran sutanon, nigran mantelon kaj blankajn ŝtrumpojn [2]; ordeno1 3.[kongre.0o.komisiono] Aparta komisiono el kardinaloj aŭ ekleziuloj, starigita de Papo en Romo, por prizorgi specialajn aferojn: la kongregacio pri Ritoj, pri la Indekso; kardinalo Ratzinger, la multjara estro de l' Kongregacio por la Doktrino de Vatikano, publikigis dokumenton „Dominus Iesus“ [3]; intertempe la Kongregacio estas tre okupita pri 3000 kazoj, kaj miloj estas en la prepara fazo [4]. 4.[kongre.0o.piuloj] Societo da laikoj celanta piajn celojn. 1. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?, 20082. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV3. Stefan Maul: Vatikano rebatas, Monato, 2000/11, p. 184. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005 angle: congregation beloruse: кангрэгацыя ĉeĥe: kongregace, sdružení france: congrégation germane: 1. Klostergenossenschaft, Klosterverband 2. Kongregation, Orden 3. Kardinalskongregation 4. Glaubensgenossenschaft, Glaubensgemeinschaft hungare: kongregáció 3. kongregáció itale: congrega, congregazione japane: 教団 [きょうだん], 修道会 [しゅうどうかい], 聖省 [ひじりしょう], 会衆 [かいしゅう], 信徒組合 [しんとくみあい] nederlande: congregatie pole: kongregacja portugale: congregação ruse: конгрегация 2. братство (религиозное) slovake: kongregácia, združenie kongregaciismoserĉi 'kongregaciismo' [kongre.0ismo] [kongre.0ismo.KRI] Eklezia organizo de iuj protestantaj eklezioj, en kiu ĉiu loka komunumo aŭtoritatas pri sia organizo kaj certagrade ankaŭ pri doktrino; kontrasta al la episkopa aŭ presbitera organizoj. beloruse: кангрэгацыяналізм france: congrégationalisme kongregaciisto, kongregacianoserĉi 'kongregaciisto' serĉi 'kongregaciano' [kongre.0isto] [kongre.0isto.KRI] Subtenanto de kongregaciismo; ano de kongregaciisma komunumo: unu parto sekvis la instruojn de Johano Kalvino […] alia grupo, nomataj kongregaciistoj, defendis la ekziston de kongregacioj sendependaj inter si [5]; ankaŭ la metodistoj, kongregacianoj kaj framasonoj havis pompajn domojn [6]. 5. Vikipedio, puritanismo, 2010-02-066. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010 beloruse: кангрэгацыяналіст france: congrégationaliste (subst.) administraj notoj ~ismo: Mankas dua fontindiko. ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.