Aldoni tradukojn al ReVo:

konfirmaci/o Z

konfirmacio

serĉi 'konfirmacio'
[konfir1.0o]
KRI
[konfir1.0o.KAT]
Rito, plenumata super baptitoj en diversaj eklezioj, celanta konfirmi la baptan sakramenton: [la malriĉa knabo] pruntis al si la konfirmacian surtuton kaj la botojn de la filo de sia mastro [1]; Ib devis nun komenci la vizitadon de antaŭkonfirmaciaj lecionoj [2].
Rim.: En katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj temas pri sakramento, donita ekz-e de episkopo. En protestantaj eklezioj temas pri kredkonfeso.
Rim.: En sia traduko de la Fabeloj Zamenhof uzis la formon „konfirmo“, „konfirmi“, sed tamen uzis la radikon „konfirmaci“ en adjektiva formo, supozeble pro la malfacilo pluderivi adjektivon de „konfirmo“. Ekde PIV1 la radiko „konfirmaci“ estas prezentata kiel preferinda por la senco kristana.
angle:
confirmation (kristanismo)
beloruse:
канфірмацыя
ĉeĥe:
biřmování, konfirmace
ĉine:
坚信礼 [jiānxìnlǐ], 坚振 [jiānzhèn], 坚振礼 [jiānzhènlǐ]
france:
confirmation (christ.)
germane:
Firmung [katolika], Konfirmation [protestanta]
japane:
堅信礼 [けんしんれい], 按手式 [あんしゅしき]
nederlande:
vormsel
pole:
bierzmowanie
portugale:
confirmação
rumane:
confirmare
ruse:
конфирмация
slovake:
konfirmácia

konfirmacii

serĉi 'konfirmacii'
[konfir1.0i]
(tr)
KRI
Doni la konfirmacion al iu. SIN:konfirmi 4
angle:
confirm (kristanismo)
beloruse:
канфірмаваць, рабіць канфірмацыю
ĉeĥe:
biřmovat
france:
confirmer (christ.), donner la confirmation (christ.)
germane:
firmen [katolika], konfirmieren [protestanta]
japane:
堅信を授ける [けんしんをさずける]
nederlande:
vormen (r.k.)
pole:
bierzmować
rumane:
confirma
ruse:
конфирмовать, совершить конфирмацию
slovake:
birmovať

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.