*konfes/i *konfesi serĉi 'konfesi' [konfes.0i] (tr) 1.[konfes.0i.diri_malvolonte] Malkaŝe diri, ke oni agis malbone, malprudente, malsaĝe. a)[konfes.0i.kulpon] Malkaŝe deklari, ofte pro ekstera premo aŭ kulposento, ke oni faris ion mallaŭdindan: konfesi ŝuldon, kulpon, krimon, eraron, forgeson; filo konfesis, patro forgesis PrV ; [li] estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego […] konfesas [1]. b)[konfes.0i.al_pastro] (siajn pekojn) Pentante malkaŝi ilin al pastro aŭ al Dio, por ke ili estu pardonataj: mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis [2]; bigotino konfesas: patro, mi trompis mian edzon [3]. c)[konfes.0i.malkasxi] Malkaŝe diri malgraŭ eventualaj konsekvencoj de la diro: ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj EE ; mi konfesas, ke li terure tedis min; li konfesis al ŝi sian amon; mi devas konfesi, ke oni longtempe ankoraŭ penos antaŭ ol atingi la celon; dono […] estus nura esprimo de kaŝita kaj kalkula intereso, konscia aŭ ne, konfesata aŭ nekonfesebla [4]. 2.[konfes.0i.deklari_sia] Agnoski: via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo [5]; se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas „novaj“ [6]; konfesi ies meritojn; personoj, kiuj de la mondo esperantista estas konfesataj kiel plej bonaj verkistoj [7]. a)[konfes.0i.deklari_opinion_sia] (religion, fidon, opinion...) Publike deklari ĝin sia; konsideri ĝin sia; kredi je ĝi: la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [8]; en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton […] konfesi kian religion li volas [9]; deturn[u] vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio, kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon [10]; la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo [11]. b)[konfes.0i.deklari_iun_tia] (iun kiel sian amikon, filon, majstron, spiritan gvidanton...) Publike deklari lin tia; konsideri lin tia: se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos [12]. 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:53. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, Peko malnova perdas pekecon4. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-115. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:266. L. L. Zamenhof: Homaranismo, 7. Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso, kunsido de 9-a de Augusto 19058. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 379. L. L. Zamenhof: Homaranismo, 10. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:2111. La Nova Testamento, S. Johano 9:2212. La Nova Testamento, Al la Romanoj 10:9 angle: confess 1.c commit beloruse: прызнаваць, прызнавацца 1.b спавядацца ĉeĥe: hlásit se, projevovat příslušnost (k něčemu) ĉine: 表露 [biǎolù], 自白 [zìbái], 坦白 [tǎnbái], 招認 [zhāorèn], 供認 [gòngrèn], 交代 [jiāodài], 交待 [jiāodài], 坦承 [tǎnchéng] france: avouer, accorder (reconnaître), admettre (reconnaître), confesser (faute, péché, croyance; reconnaître), se confesser (de), convenir (de) (reconnaître), déclarer, professer (une croyance, une opinion) , reconnaître (comme exact) ne~ebla: inavouable. germane: 1.a zugeben, bekennen, gestehen, eingestehen 1.b beichten, bekennen 1.c zugeben, bekennen, gestehen 2. anerkennen, annehmen hispane: confesar 1.c confesar hungare: 1.a bevall, elismer 1.b gyón 1.c bevall, megmond, elismer 2. magáénak vall, elfogad japane: 告白する [こくはくする], 打ち明ける [ぶちあける], 白状する [はくじょうする], 告解する [こっかいする], ざんげする nederlande: 1.a bekennen 1.b biechten 1.c bekennen 2. bekennen pole: wyznawać 1. spowiadać się portugale: 1.a confssar ruse: 1.a признаться, сознаться 1.b исповедаться 1.c признать, признавать 2. признать, признавать slovake: hlásiť sa, prejavovať príslušnosť (k niečomu) konfesoserĉi 'konfeso' [konfes.0o] 1.[konfes.0o.konfesado] Deklaro de konfesanto: la idaro de Izrael […] faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj [13]; post konfeso venas forgeso PrV ; en viaj rigardoj kuŝas konfeso Hamlet ; estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom pli, ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de ĉiuj pekoj [14]; kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson? [15]. 2.[konfes.0o.konfesio] (evitinde) PV konfesioRim.: Ĉi tiu senco ne ŝajnas atestita. 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:214. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El unu prediko15. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, angle: 1. confession ĉeĥe: doznání, přiznání, uznání, vyznání, zpověď ĉine: 1. 供述 [gòngshù], 自白 [zìbái], 招供 [zhāogōng], 供認 [gòngrèn], 坦白 [tǎnbái], 供詞 [gòngcí], 教派 [jiàopài], 自白书 [zìbóshū], 表明信仰的声明 [biǎomíngxìnyǎngdeshēngmíng] 2. 告解 [gàojiě], 招認 [zhāorèn], 临终忏悔 [línzhōngchànhuǐ] france: 1. aveu, confesse, confession, profession (déclaration), reconnaissance (fait de reconnaitre exact) post ~o venas forgeso: faute avouée est à moitié pardonnée. am~o: déclaration d'amour. germane: 1. Geständnis, Bekenntnis 2. Beichte hispane: 1. confesión hungare: 1. gyónás, beismerés, megvallás japane: 告白 [こくはく], 自認 [じにん], 自白 [じはく], 白状 [はくじょう], 信仰告白 [しんこうこくはく], 告解 [こっかい], 懺悔 [さんげ] nederlande: 1. bekentenis 2. biecht pole: 1. wyznanie, spowiedź ruse: 1. признание slovake: spoveď, vyznanie konfesejoserĉi 'konfesejo' [konfes.0ejo] [konfes.0ejo.KAT] En katolika preĝejo, izolita aŭ ŝirmita ejo aŭ meblo, kie sidas konfesprenanta pastro: juna pastro sidas unuafoje en konfesejo [16]; vi bezonas ĝeneralan purigadon, kompletan lavadon […] — sed kie vi operacios? — en la konfesejo, kompreneble [17]. 16. Kruko kaj Baniko 6/717. La konfeso de Théodule Sabot... angle: confessional ĉeĥe: zpovědnice ĉine: 告解场 [gàojiěchǎng], 告解聆听席 [gàojiělíngtīngxí], 忏悔室 [chànhuǐshì] france: confessionnal germane: Beichtstuhl hispane: confesionario hungare: gyóntatószék japane: 告解室 [こっかいしつ] nederlande: biechtstoel pole: konfesjonał ruse: исповедальня slovake: spovedelnica konfesintoserĉi 'konfesinto' [konfes.0into] 1.[konfes.0into.regula] Tiu, kiu konfesis: la pastro absolvis la konfesinton VdE ; neniu, eĉ ne la konfesinto, rajtas nuligi la devon konservi la sekreton [18]. 2.[konfes.0into.duonmartiro] Speciale: alte honorata persono kiu konfesis2.a sian kredon malgraŭ danĝero, torturoj aŭ persekuto ― tamen sen esti ekzekutita pro tio (en kiu okazo temus pri martiro): Georgo la Konfesinto, kiu suferis sub la ikonrompista imperiestro Leono la Kvina la Armeno (komence de la 9a jc) [19]; je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto) […] konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto [20]. 18. Literaturo kaj filmoj19. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon, La Ondo de Esperanto, 1999, numero 11(61)20. Vikipedio, Anglio angle: 2. confessor ruse: 2. исповедник konfesigiserĉi 'konfesigi' [konfes.0igi] PV 1.[konfes.0igi.igi0i] Igi konfesi: la punlaboro rompos lin, kaj per la promeso de pli bona traktado ni provos konfesigi lin [21]; la torturatoj, kiujn oni konfesigas en iu el la nigraj keloj [22]. 2.[konfes.0igi.0preni] konfespreni 21. trad. L. Balázs: La skeleta brigado, http://verkoj.fw.hu/09.htm22. Inkubo, Ĉina Radio Internacia france: confesser (qn), faire confesser (qc à qn), faire se confesser (qn de qc), recevoir la confession (de) japane: 告白させる [こくはくさせる], 自白させる [じはくさせる] pole: spowiadać slovake: vyspovedať forkonfesiserĉi 'forkonfesi' [konfes.for0i] (tr) [konfes.for0i.KOMUNE] Deklari, ke oni forĵetas ion, kion oni kredis aŭ amis: forkonfesi siajn erarojn, la teatron, siajn suspektojn; daŭris 1001 noktojn, ĝis la sultano forkonfesis sian rezolucion kaj deklaris, ke Ŝehrazad estos lia edzino plu [23]. konfesi2.a, abĵuri, kasacii 23. Ŝehrazad : definition of Ŝehrazad and synonyms of Ŝehrazad... angle: renounce, abjure, give up ĉeĥe: zavrhnout, zříci se france: renoncer (à), abjurer, renier germane: abschwören japane: きっぱりと捨てる [きっぱりとすてる], 捨てることを表明する [すてることをひょうめいする] nederlande: afwijzen pole: wyrzekać się ruse: отречься slovake: zavrhnúť, zriecť sa malkonfesiserĉi 'malkonfesi' [konfes.mal0i] (tr) 1.[konfes.mal0i.kulpon] Rifuzi konfesi1.a ion; nei sian kulpon en tio: malkonfesi ŝuldon, kulpon; Sara malkonfesis, dirante: mi ne ridis ― ĉar ŝi timis [24]; ĝis la fino la akuzito malkonfesis la krimon. 2.[konfes.mal0i.agnoski] Rifuzi konfesi2, ne agnoski: la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi […] ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapükistoj EE ; iru kaj rigardu la faktojn, la […] sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn EE . a)[konfes.mal0i.deklari_sia] Ne plu rekoni sia, ne plu konsideri tia: se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto [25]; antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min [26]; kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo [27]; malkonfesi sian amikon, patrujon, religion, sian subskribon, sian verkon. 24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:1525. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:826. La Nova Testamento, S. Mateo 26:3427. La Nova Testamento, S. Mateo 10:33 angle: deny 2.a disavow, disown ĉeĥe: popřít, zapřít ĉine: 否認 [fǒurèn], 否 [fǒu], 否定 [fǒudìng], 抹杀 [mǒshā], 打賴 [dǎlài], 辟谣 [pìyáo] france: nier, abjurer, dénier, désavouer, récuser, renier, renoncer (à), répudier nemal~ebla: irréfutable, indéniable. germane: 1. verleugnen, abstreiten 2.a verleugnen, nicht anerkennen 2. bestreiten, nicht anerkennen japane: 否認する [ひにんする], 否定する [ひていする] nederlande: 1. ontkennen 2.a verloochenen 2. loochenen pole: 1. zarzekać się, zapierać się 2.a wyrzekać się, zapierać się 2. wyrzekać się, zapierać się ruse: не признавать , отвергать, отрицать slovake: nepriznať, odtajiť, popierať, zatajiť konfespreniserĉi 'konfespreni' [konfes.0preni] (tr) [konfes.0preni.REL] Aŭskulti la pekojn de konfesanto por absolvi lin: petu la unuan renkontaton veni en nian domon por konfespreni la mortanton [28]; [la 25an de marto] li rekomencas konfespreni virojn kaj ekde la 12a de majo ankaŭ virinojn [29]; Talabera, la konfesprenanto de la reĝino, devas veturi Kordovon [30]; la vilaĝo denove agitiĝas pro kelkaj limigoj truditaj al patro Pio koncerne la sakramenton de konfespreno [31]; mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo Marta . 28. K. Paustovskij, trad. A. Sidorov: Blinda kuiristo, Nica Literatura Revuo, 1957-09 ĝis 10 (3/1), p. 10-14a29. -: Kelkaj datoj en la vivo de Patro Pio el Pietrelcina, IKUE, [2006]30. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Nokto31. -: Kelkaj datoj en la vivo de Patro Pio el Pietrelcina, IKUE, [2006] angle: shrive ĉeĥe: zpovídat (kněz) france: confesser (qn) ~prenanto: confesseur. germane: Beichte abnehmen hungare: gyóntat japane: 告解を聴く [こっかいをきく], ざんげを聴く [ざんげをきく] nederlande: biecht afnemen pole: spowiadać ruse: исповедать slovake: spovedať estkonfesiserĉi 'estkonfesi' [konfes.est0i] (tr)(malofte) [konfes.est0i.KOMUNE] Agnoski: la unuenaskiton […] li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li [32]. 32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:17 ĉeĥe: uznat za vlastního slovake: uznať za vlastného ukraine: визнавати kredkonfesoserĉi 'kredkonfeso' [konfes.kred0o] PIV1 1.[konfes.kred0o.REL] (de eklezio, konfesio...) Resumo de la esencaj dogmoj kredataj de ties anoj: la Diservo estas definitive kristana laŭ karaktero sur la bazo de la Biblio kaj la Apostola Kredkonfeso [33]; la ekumena Kredkonfeso de Niceo‐Konstantinopolo [34]. 2.[konfes.kred0o.FIG] (figure) Publika deklaro de iu pri sia religia opiniaro: tiu sonora kredkonfeso favore al la farmaciaj patentoj estis eldirita ne de ĉefo de ĥemia multnacia konzerno, sed de [...] la ĝenerala direktorino de la Monda Organizo pri Sano [35]. 33. Diservoj, Vikipedio34. Ekumena Ĉarto, IKUE 35. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2002-07 angle: 2. creed ĉeĥe: vyznání víry ĉine: 教义 [jiàoyì] france: 1. profession de foi Apostola Kred~o: crédo (symbole des apôtres), profession de foi apostolique, symbole des apôtres. 2. profession de foi (fig.) , crédo (politique), programme (politique), projet (politique) japane: 信仰告白 [しんこうこくはく], 信条 [しんじょう] pole: 1. wyznanie wiary, kredo 2. wyznanie, kredo ruse: 1. символ веры, исповедание веры Apostola Kred~o: апостольский символ веры. 2. кредо slovake: vyznanie viery ukraine: символ віри samkonfesantoserĉi 'samkonfesanto' [konfes.sam0anto] (malofte) [konfes.sam0anto.REL] Samreligiano: Viniciuson […] mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis por aŭskulti sian ĉefpastron [36]. 36. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933 france: coréligionnaire germane: Glaubensbruder pole: współwyznawca ruse: единоверец administraj notoj for~i: Mankas dua fontindiko. est~i: Mankas dua fontindiko. sam~anto: Mankas dua fontindiko.