Aldoni tradukojn al ReVo:

1kompani/o

kompanio

serĉi 'kompanio'
[kompan.0o]
1.
[kompan.0o.direktantaro]
JUREKON Kuniĝo da personoj kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon: firmo X kaj K° (legu: kaj kompanio); fari kompanion kun iu. VD:asocio
2.
[kompan.0o.afero]
JUREKON Tiu komerca aŭ industria afero mem: fervoja kompanio; asekura kompanio; supernaciaj kompanioj [1]; telefona kompanio [2]; transportkompanio [3]; opinio-sondada kompanio [4]. SIN:entrepreno3, firmo, firmaoVD:societo
3.
[kompan.0o.kunestado]
Kunestado, stato de iu akompanata: vi volas kompanion ― iru en la butiketon: tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi, kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo [5]; en kompanio eĉ morto faciliĝas PrV ; neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala [6]; kun kia kanajlaro mi devas nun esti en kompanio [7]! tute ne estas agrable havi kompanion kun vi [8]!
4.
[kompan.0o.akompanantaro]
Akompanantaro: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio [9]; tie kunvenis gaja kompanio [10]; la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika [11].
5.
[kompan.0o.HIS]
HIS En la orienta Eŭropo, mezepoke ― grupo da viroj (kelkcent, malpli ol milo) dungiĝintaj por servi princon en milito, administrado de la princujo kaj de la persona bieno de la princo: Svetoslavo iris al li kun sia filo Olgo kaj la malgranda kompanio [12].
6.
[kompan.0o.MIL]
MIL(evitinde) =roto
angle:
company
beloruse:
кампанія
ĉeĥe:
sdružení, spolek, společnost
ĉine:
连队 [liánduì], 商行 [shāngháng] 4. 连队 [liánduì], 伴 [bàn], 护卫 [hùwèi] 6. [lián], 狼群 [lángqún], 野猪群 [yězhūqún]
france:
1. compagnie (association de gérants) 2. compagnie (société) fervoja ~o: compagnie de chemins de fer. asekura ~o: compagnie d'assurances. 3. compagnie (présence de personnes), société (compagnie de personnes) havi ~on kun: être en compagnie de, côtoyer (fréquenter), fréquenter (qn). 4. compagnie (entourage), assemblée (assistance), assistance (assemblée), entourage, escorte, suite (personnes qui accompagnent) 6. compagnie (unité militaire)
germane:
1. Gesellschaft 2. Gesellschaft 3. Begleitung 6. Rotte
greke:
5. συνοδία, ἑταίροι
hebree:
חברה
hispane:
compañía
hungare:
század 2. gazdasági társaság fervoja ~o: vasúttársaság. asekura ~o: biztosítótársaság. 3. társaság, kompánia havi ~on kun: vki társaságában van. 4. társaság, kíséret
itale:
1. compagnia, società 2. compagnia, società fervoja ~o: compagnia ferroviaria. asekura ~o: compagnia assicuratrice. 3. compagnia 4. compagnia 5. compagnia 6. compagnia
japane:
会社 [かいしゃ], 仲間 [なかま], 一同 [いちどう], 一行 [いっこう]
latinece:
5. comitatus
nederlande:
1. maatschappij, vennootschap 2. maatschappij, vennootschap fervoja ~o: spoorwegmaatschappij. asekura ~o: verzekeringsmaatschappij. 3. gezelschap
pole:
ekipa, kompania, spółka
portugale:
1. companhia
rumane:
companie
ruse:
1. компания, общество 2. компания, общество 3. компания, общество 4. компания, общество 5. дружина
slovake:
družina, spolok, združenie

en kompanio de

serĉi 'en kompanio de'
[kompan.en0ode]
(prepoziciaĵo)
[kompan.en0ode.kun]
Kun1: estis aparta plezuro sidi en apudhejma ĝardeno en kompanio de amikoj [13]; lokulo en kompanio de tri apenaŭ buĉitaj muflonoj [14]; en bela kompanio de aliaj [15]. SIN:akompanate de, en akompano de
13. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: leciono 25a
14. Monato, Roberto Pigro: Ĉasantoj ĉasataj, 2010
15. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
ĉine:
輔以 [fǔyǐ]
france:
avec (en compagnie de), en compagnie de, accompagné de
germane:
im Beisein von, in Gesellschaft von
hungare:
társaságában
itale:
in compagnia di
nederlande:
in gezelschap van
pole:
w towarzystwie...
rumane:
în cadrul companiei ...
ruse:
в обществе (кого-л.)

kompaniano

serĉi 'kompaniano'
[kompan.0ano]
1.
[kompan.0ano.JUR]
JUR Ano de kompanio 1: mi estas aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno Marta .
2.
[kompan.0ano.akompananto]
Akompananto: ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li [16]; ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin [17].
angle:
1. associate
beloruse:
1. кампаньён
ĉeĥe:
kompaňon, kumpaňon, průvodce, společník (obch.)
ĉine:
1. 合伙人 [héhuǒrén], 公司股东 [gōngsīgǔdōng]
france:
1. associé (dans une compagnie) 2. compagnon (personne qui accompagne), accompagnateur, membre de la suite
germane:
1. Gesellschafter 2. Begleiter, Kumpan
hebree:
1. שותף
hungare:
1. társasági tag, cégtárs 2. társ, kísérő
itale:
1. compagno, socio 2. cavaliere (fig.), accompagnatore
japane:
共同出資者 [きょうどうしゅっししゃ], 会社員 [かいしゃいん]
nederlande:
1. vennoot 2. metgezel
pole:
wspólnik
rumane:
partener
ruse:
1. компаньон
slovake:
spoločník

kompaniulo

serĉi 'kompaniulo'
[kompan.0ulo]
[kompan.0ulo.RAR]
(malofte) Akompananto: la edzino de Ŝimŝon fariĝis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li [18].
angle:
companion
beloruse:
кампаньён
ĉeĥe:
kompaňon, kumpaňon, průvodce, společník (obch.)
ĉine:
[bàn], 伴侣 [bànlǔ:], 侣 [lǔ:], 同伴 [tóngbàn], 伙伴 [huǒbàn]
france:
compagnon (personne qui accompagne), accompagnateur, membre de la suite
germane:
Begleiter
hebree:
מלווה, חבר
hispane:
acompañante
hungare:
kísérő
itale:
cavaliere (fig.), accompagnatore
japane:
仲間 [なかま]
nederlande:
metgezel
pole:
członek (ekipy), uczestnik
rumane:
membru (echipajului), participant
ruse:
компаньон
slovake:
spoločník

kompanio kun limigita respondecoIKEV (Klr)

serĉi 'kompanio kun limigita respondeco'
[kompan.0olr]
[kompan.0olr.JUR]
JUREKON Komerca kompanio kiu laŭleĝe respondecas pri siaj agoj nur ĝis la sumo de sia societa kapitalo, sed ne per la privata posedaĵo de la unuopaj membroj: la firmao DHL, ekde la jaro 2002 kompanio kun limigita respondeco laŭ germana juro, estas parto de la akcia kompanio Deutsche Post AG [19].
angle:
limited liability company, LLC, company with limited liability, WLL
beloruse:
таварыства з абмежаванай адказнасьцю
ĉeĥe:
společnost s ručením omezeným, zkr. s.r.o.
ĉine:
有限公司 [yǒuxiàngōngsī], 有限責任公司 [yǒuxiànzérèngōngsī]
france:
sarl, S.A.R.L
germane:
Gesellschaft mit beschränkter Haftung, GmbH
pole:
spółka z ograniczoną odpowiedzialnością (sp. z o.o.)
rumane:
societate cu răspundere limitată
slovake:
spoločnosť s ručením obmedzeným

akcia kompanioIKEV , akcio-kompanio (AK)

serĉi 'akcia kompanio'
serĉi 'akcio-kompanio'
[kompan.akci0o]
[kompan.akci0o.JUR]
JUREKON Komerca kompanio kies kapitalo estas dividita en akciojn, atestantajn la rajtojn de la kompanianoj (akciuloj) ilin posedantaj: aŭstralia akcio-kompanio [20]; niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj [21]. SIN:akcia societo
Rim.: Ne konfuzu kun: korporacio.
20. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
21. I. Turgenjev trad. K. Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 10
angle:
joint-stock company, company with share capital, corporation
beloruse:
акцыйнае таварыства
ĉeĥe:
akciová společnost
ĉine:
股份公司 [gǔfèngōngsī], 股份有限公司 [gǔfènyǒuxiàngōngsī]
france:
SA (société par actions), société par actions (SA)
germane:
Aktiengesellschaft, AG
hungare:
részvénytársaság
japane:
株式会社 [かぶしきがいしゃ]
pole:
spółka akcyjna (S.A.)
rumane:
societate pe acțiuni
ruse:
акционерное общество, АО
slovake:
akciová spoločnosť
svede:
aktiebolag, AB
turke:
hisse senetli şirket(A.Ş.)

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~o kun limigita respondeco: Mankas verkindiko en fonto.
akcia ~o, akcio-~o: Mankas verkindiko en fonto.