8kolumn/o SPV kolumnoserĉi 'kolumno' [kolumn.0o] 1.[kolumn.0o.TIP] Unu el vertikalaj paralelaj dividoj de paĝo aŭ tabelo; kolono3: ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin [1]; la aliĝilo estis plenplena de kolumnoj kaj skribita per la araba skribo [2]. alineo, vertikalo2 2.[kolumn.0o.rezervita] Difinita loko en la sinsekvaj eldonoj de gazeto, rezervita al la kontribuoj de unu aŭtoro aŭ temo: por la kolumnoj de La Revuo, Zamenhof tradukis La Gimnazio de Ŝalom-Aleĥem kaj La Rabeno de Baĥaraĥ de Heinrich Heine [3]; cele de efika propagando [ili] rekomendas al la centraj kaj ĉiuj regionaj partiaj kaj sindikataj, gazetoj malfermi tiucele al ili siajn kolumnojn [4]; Halina Gorecka […] sciigis en redakcia kolumno de la marta numero ke ili travivas malfacilan situacion kaj bezonas helpon [5]; ni decidis dediĉi la aprilan kolumnon al nia revuo, ĉar la 102a estas por La Ondo grava numero [6]. rubriko 3.[kolumn.0o.vico] Vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub la alia: en brajlo kiel bazo estas ses punktoj, ordigitaj en du kolumnoj (po tri punktoj en ĉiu) [7]; la dua kohorto […] marŝis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate […] ĉaro transportis la tri kondamnitojn [8]; la peonoj de la reĝkolumno. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 36:232. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 4 (102)7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Brajlo8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16 angle: column 2. op-ed column beloruse: калёна, калёнка, слупок, шпальта ĉeĥe: kolonka, sloupec, řada ĉine: 1. 栏 [lán] france: 1. colonne (imprimée) 2. tribune, chronique 3. colonne (alignement), alignement, file (colonne), ligne (colonne), côte (de tricot) germane: 1. Spalte 2. (Zeitungs-)Kolumne 3. Kolonne, Reihe japane: 欄 [おばしま], コラム, 列 [れつ], 縦列 [じゅうれつ], 桁 [けた] nederlande: 1. kolom, rij (kolom) 3. kolom, colonne pole: kolumna, łam, szpalta portugale: 3. coluna rumane: coloană ruse: 1. колонка (в газете, книге), столбец 3. колонна (военный строй), столбец (цифр) slovake: kolónka, stĺpec svede: 1. spalt, kolumn 3. kolonn ukraine: стрій, колона, кільватер kolumnistoserĉi 'kolumnisto' [kolumn.0isto] [kolumn.0isto.INF] Ĵurnalisto kiu periode prezentas samformate artikolon pri libere elektita temo: en ĵaŭdo aperas tiu gazeto „La Ĵaŭdo“ kaj en ĝi estas tri-kvar tiaj kolumnistoj [9]. 9. I. Ertl: en: Renkontiĝo de Irek kun István Ertl, Varsovia Vento, 2013-11-26 (95) beloruse: калюмніст france: chroniqueur (journaliste) germane: Kolumnist japane: コラムニスト, 寄稿家 [きこうか] pole: łamacz (drukarz), dziennikarz (kronikarz) administraj notoj