kolaps/o PVEF kolapsoserĉi 'kolapso' [kolaps.0o] 1.[kolaps.0o.MED] Malsano karakterizata per sensinkopa, sed rapida malpliiĝo de fortoj aŭ funkcioj: mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj ChB . sinkopo2, sveno 2.[kolaps.0i.FIG] (figure) (p.p. asocio, entrepreno, politika sistemo...) Subita nekapablo funkcii: [tio] ne multe taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso EeP ; malnova, kolapspreta remizo VRA ; kompleta kolapso de komunismo en preskaŭ ĉiuj landoj Kon11 ; politika ŝanĝiĝo kaj kolapso de la movadaj strukturoj Kon11 ; plej gravaj mediaj problemoj estas la perdo de biodiverseco, la ekosistema kolapso kaj la klimata ŝanĝo Kon11 . disfalo, kraŝo angle: collapse beloruse: каляпс ĉeĥe: kolaps, zhroucení ĉine: 塌下 [tāxià], 垮 [kuǎ] france: 1. collapsus 2. chute, affaissement, défaite, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite germane: Kollaps, Zusammenbruch 1. Kreislaufversagen japane: 虚脱 [きょだつ], 崩壊 [ほうかい], フリーズ, ハングアップ, 意気消沈 [いきしょうちん], 衰弱 [すいじゃく] nederlande: instorting, inzinking pole: kollaps, zapaść rumane: cădere, colaps ruse: коллапс slovake: kolaps, náhle ochabnutie ukraine: колапс, настання різкої слабості kolapsiserĉi 'kolapsi' [kolaps.0i] (ntr) 1.[kolaps.0i.MED] Suferi kolapson: mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon CKv ; la hejtisto en la kaldronego kolapsas kaj falas dure teren MortulŜip ; miaj dikfingroj puŝis profunden en lian haŭton, kaj li kolapsis (falis sveninte) [1]; (figure) mi ŝaltis la 3V-on, ricevante la finon de la novaĵoj, kolapsis en la banujon kaj aŭskultis duonorele [2]. senkonsciiĝi, sveni 2.[kolaps.0o.FIG] Subite sisteme malfunkcii, fali6: ŝia revkastelo pri certa kaj honesta ekzisto subite kolapsis KKr ; la kaduka elektra kuirforno ne volis funkcii […] mi sukcesis tiom riparadi per mia poŝtranĉilo, ĝis fine ĝi emis varmigi, sed tiam ĝiaj rompiĝintaj piedoj kolapsis VaK . disfali, implodi, kraŝi 1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 272. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10 beloruse: 1. быць у стане каляпсу 2. каляпсаваць ĉeĥe: utrpět kolaps, zhroutit se ĉine: 崩溃 [bēngkuì], 坍 [tān], 塌 [tā], 倒塌 [dǎotā], 坍塌 [tāntā], 倾 [qīng], 哗啦 [huála] france: être victime d'un collapsus, s'abattre, s'affaler, s'affaisser, s'écrouler, s'effondrer, craquer, crouler, dégringoler germane: kollabieren, zusammenbrechen japane: 虚脱する [きょだっする], 崩壊する [ほうかいする], フリーズする, 意気消沈する [いきしょうちんする], 衰弱する [すいじゃくする] pole: zawieść rumane: eșua, trăda slovake: náhle ochabnúť, utrpieť kolaps ukraine: перебувати в колапсі administraj notoj