knid/o knido serĉi 'knido' [knid.0o] Ĉelo, troviĝanta ĉe diversaj kniduloj, kiu je tuŝo elĵetas maldikan pikilon, inokulante jukan kaj paralizan venenon: la knido estas ĉelo entenanta organeton nomatan nematocito [kun] veziketo, fermata de operkulo, en kiu estas volvata kava fadeno entenanta malgrandegajn pikilojn [1]. 1. Vikipedio, Knido (ĉelo) angle: cnidocyte beloruse: кнідацыт, жыгучая клетка ĉine: 刺丝胞 [cìsībāo], 刺胞 [cìbāo] germane: Nesselzelle katalune: cnidoblast ukraine: нематоцист, жалка капсула knidulojserĉi 'kniduloj' [knid.0uloj] Filumo de la bestoj (Cnidaria), pluraj provizitaj per knidoj por kapti predon: kniduloj estas filumo kies membroj estas hidrozooj, maranemonoj […] [2]; meduzoj estas drolaj kniduloj, ili ekzistas jam delonge [3]. meduzo, polipo, koralo 2. Vikipedio, Knidulo3. Janina Viandisto, trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser: Physalia physalis angle: Cnidaria beloruse: жыгучыя (заал. тып), кнідарыі ĉine: 刺胞动物门 [cìbāodòngwùmén], 刺丝胞动物 [cìsībāodòngwù], 刺胞动物 [cìbāodòngwù] france: cnidaires germane: Nesseltiere hungare: csalánosok katalune: cnidaris latinece: Cnidaria nederlande: holtedieren, neteldieren pole: parzydełkowce rumane: cnidaria ruse: кишечнополостные ukraine: кишковопорожнинні, жалкі administraj notoj ~o : Mankas dua fontindiko.