koralo
- Kalka arboforma produktaĵo de iuj kniduloj formantaj koloniojn, ruĝa aŭ blanka, ordinare fiksita al submaraj rokoj: la palaco de la reĝo de la maro […] estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno [1]; koraloj kaj kristalo ne estas atentataj […], posedo de saĝo estas pli valora ol perloj [2]; ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj [3]; la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan Marta ; la regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj [4].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:7
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 4:7
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
- angle:
- coral
- beloruse:
- карал
- bulgare:
- корал
- ĉeĥe:
- korál
- ĉine:
- 珊 [shān], 珊瑚 [shānhú], 瑚 [hú]
- france:
- corail
- germane:
- Koralle
- hispane:
- coral
- hungare:
- korall, korallgyöngy, kaláris
- japane:
- サンゴ
- nederlande:
- koraal (zn.)
- perse:
- مرجان
- pole:
- koral
- portugale:
- coral
- rumane:
- coral
- ruse:
- коралл
- slovake:
- koral
- tibete:
- བྱུ་རུ་
korala
- 1.
- El koralo: ŝi demetis sian koralan ĉirkaŭkolon [5]; fiŝetoj eliras el siaj koralaj hejmoj kaj min rigardas [6]; la naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, […] koralajn insulojn [7].
- 2.
- Koralkolora: koralaj lipoj; ĉu ne estas pli bone […] klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo [8]?
5.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
6. B. Kostinek: Inter la koraloj, Nica Literatura Revuo, 1956-11 ĝis 12 (2/2), p. 62-64a
7. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
6. B. Kostinek: Inter la koraloj, Nica Literatura Revuo, 1956-11 ĝis 12 (2/2), p. 62-64a
7. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
- angle:
- coral
- beloruse:
- каралавы
- france:
- corail
- germane:
- 1. Korallen- 2. korallenrot
- hungare:
- 1. korall- 2. korallpiros
- japane:
- サンゴの [さんごの], サンゴ製の [サンゴせいの], サンゴ色の [サンゴいろの]
- nederlande:
- koraal (bn.)
- perse:
- مرجانی
- pole:
- koralowy
- rumane:
- coraliu
- ruse:
- коралловый