Aldoni tradukojn al ReVo:

*kiom

*kiom

serĉi 'kiom'
[kiom.0]
1.
[kiom.0.demanda]
Demanda adverbo pri kvanto, nombro, mezuro: kiom estas la duoblo de ses? kiom da lingvoj vi parolas? kiom vi aĝas? kiom estas la jaroj de via vivo? [1]; kiom estas la tempo? (= kioma horo estas?); kiom estas la rapideco de sono en la aero [2]? kiom mi ŝuldas? kiom estas la prezo? po kiom vi vendas? „kaj kiom estas la pago?“ ― „estas po 4 pundoj semajne“ [3]; „kaj kiom estas la restaĵo?“ ― „sepcent kvardek mil pundoj“ [4]; kiom estas la daŭro de la studoj por bakalaŭriĝo kaj magistriĝo ĉe vi [5]?
2.
[kiom.0.ekkria]
Ekkria adverbo, esprimanta miron pri kvanto aŭ mezuro, intenso aŭ grado: kiom ofte ni kune promenis! kiom ofte li tion diris! kiom da soldatoj tie ĉi pereis! kiom multe vi certe suferis Marta ! kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj FK ! kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion Marta !
3.
[kiom.0.nerekte]
Nerekte demanda konjunkcio, kun la samaj signifoj: diru al li, kiom da gastoj venos; mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis [6]; temperaturaj sensiloj diras al la komandilo kiom estas la temperaturo en la ĉambro [7]; mi dezirus scii, kiom estas vera via humileco [8]; malgranda faritaĵo malaperas ĉe la rigardo, kiom fari restas Ifigenio .
4.
[kiom.0.kia_kvanto]
Relativa konjunkcio, signifanta „(tiel granda nombro, kvanto, intenso aŭ grado,) kiel“: kiom da kapoj, tiom da opinioj PrV ; kiom da homoj, tiom da gustoj PrV ; prenu tiom da mono, kiom vi volas [9]; ĉiuj donas al mi prunte (tiom), kiom mi volas [10]; tiom malproksime, kiom iras la rigardo; kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi [11].
5.
[kiom.0.kia_mezuro]
Relativa konjunkcio, signifanta „laŭ la mezuro, laŭ kiu...“: kiom mi vidas, vi havas nur unu filon; la apero, kiom mi komprenas, al nia land' malbonon antaŭdiras Hamlet ; mi […] estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi Marta ! mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi Hamlet ; la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos Hamlet ; kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni EE .
VD:tiom, kiel
Rim.: La ĉefa senco de kiel estas maniero, tiu de kiom estas mezuro. Ambaŭ povas rilati al grado: kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos [12]; fi, kiel abomene! [13]. La uzado de kiel estas pli ofta en la verkoj de Zamenhof kaj en la buŝa lingvo; dum en la pli nuancoriĉa stilo literatura kiom estas pli logika kaj pli klara, ĉar ebligas eviti konfuzon inter grado kaj maniero: kiel inĝeniero li estas samtiom inĝenia, kiom stulta li estas kiel politikisto; sian patrinon li amis tiom same kiom sian edzinon, sed li amis la patrinon ja ne tiel, kiel oni amas la edzinon.
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
2. Steĉjo: Kio estas la scienca metodo?, Inter ni, 2004-03 (215)
3. A. Conan Doyle, trad. D. Booton: La ligo de la ruĝkapuloj, [vidita en 2010]
4. A. Conan Doyle, trad. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, 1998
5. Bulteno de la Albana esperanto-instituto, 2005-02 (57)
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
7. Politika inĝenierado
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:16
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:17
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §26.
beloruse:
колькі, наколькі
ĉeĥe:
kolik
ĉine:
多少 [duōshao]
france:
combien, que, (en) quelle quantité, dans la quantité que, (à) quel point, à ce que, autant que (+subj.) ~ ajn: combien que, à quelque point que, en quelque quantité que.
germane:
1. wieviel, wieviele 2. wieviel, wieviele 3. wieviel, wieviele 4. so viel, so viele 5. so viel ~ ajn: wie sehr auch immer.
hebree:
ככל 5. כמה
hispane:
cuánto, (en) qué cantidad 1. cuánto (interrogativo), qué cantidad (interrogativo) 2. cuánto de (en cantidad, intensidad o tiempo) 3. cuánto (conjunción interrogativa) 4. tanto (de) 5. tal como ~ ajn: en cualquier cantidad, en cualquier momento.
hungare:
1. mennyi, mennyit 2. mennyi, mennyit 3. mennyi, mennyit 4. amennyi, amennyit 5. amennyire, amilyen mértékben
indonezie:
berapa
japane:
どれほど, どれくらい, いくら
nederlande:
1. hoeveel 2. hoeveel 3. hoeveel 4. zoveel 5. zoveel
pole:
ile
rumane:
cât
ruse:
1. сколько 2. сколько, как, как много 3. сколько, как много 4. сколько 5. сколько, насколько ~ ajn: сколько ни, сколь угодно много.
slovake:
koľko, nakoľko
tibete:
ག་ཚོད་
turke:
ne kadar
ukraine:
скільки

kioma

serĉi 'kioma'
[kiom.0a]
[kiom.0a.KOMUNE]
Adjektivo, demandanta pri vicmontra numeralo (numero), rango: kioma horo estas, gardisto?“ demandis iu pasanto [14]; de la kioma etaĝo vi estas Marta ? sur kioma paĝo troviĝas tiu vorto? li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaĵojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj [15].
beloruse:
які (па ліку, парадку), каторы (па ліку, парадку)
ĉeĥe:
kolikátý
ĉine:
几点钟 [jǐdiǎnzhōng]
france:
quel, le combientième, le quantième
germane:
wieviel, wievielte
hebree:
איזה (מספר)
hispane:
¿qué (hora, fecha, día) es?
hungare:
hányadik
indonezie:
keberapa
japane:
何番目の [なんばんめの]
nederlande:
hoeveelste
pole:
który (z kolei)
ruse:
который (по счёту, по порядку)
slovake:
koľký
ukraine:
котрий

kiomo

serĉi 'kiomo'
[kiom.0o]
[kiom.0o.KOMUNE]
Kvanto: „ĉu vi jam havas planon pri la feriado?“ ― „kiucele? pri la kieno decidos la edzino, pri la kiamo ― la ĉefo, kaj pri la kiomo ― la monujo“ [16]; daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj [17].
beloruse:
колькасьць, велічыня
ĉeĥe:
množství, stav
japane:
[はか], 分量 [ぶんりょう], 数量 [すうりょう]
pole:
ilość
rumane:
cantitate
ruse:
количество
slovake:
množstvo, stav
turke:
nicelik
ukraine:
величина, кількість

kiomope

serĉi 'kiomope'
[kiom.0ope]
[kiom.0ope.en_grupo]
En grupo de kiom: kiomope ni estas [18]? kiomope ili estas proksimume? ― eble eĉ ducentope [19].
beloruse:
у якой колькасьці (аб групе, сукупнасьці)
germane:
zu wievielt
japane:
何人連れで [なんりつれで]
ukraine:
у якому складі

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.