*kelk/a
UV
kelka
serĉi 'kelka'
[kelk.0a]
(ununombre)
Adjektivo, kiu signifas:
- 1.
- [kelk.0a.sing_nedifinita]
-
Nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per
nombroj:
metu kelkan ordon en vian paroladon
[1];
antaŭ kelka tempo
[2];
kun kelka hezitado
[3];
homoj riĉaj, en kelka rilato influaj
Marta
;
doni kelkan klarigon
[4];
respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj
[5];
en tiaj okazoj, […] kelka libereco alportas al ni nenian malutilon
[6];
kelktempa ĉeso ne estas forgeso
PrV
.
ia,
ioma,
iu
- 2.
- [kelk.0a.sing_difinebla]
-
Nedifinitan, sed difineblan kvanton:
ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj
[7];
falis kelka nombro el la servantoj de David
[8].
certa4
1.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto2.
La Nova Testamento, La agoj 21:383.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj4.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.5.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco6.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio7.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 11:17
- angle:
- some, a little
- beloruse:
- 1. некаторы, нейкі 2. некаторы, нейкі
- ĉeĥe:
- nějaký, některý, trochu
- ĉine:
- 一些 [yīxiē], 有些 [yǒuxiē]
- france:
- 1. quelque, un certain 2. un certain
- hispane:
- 1. algún, cierto 2. un cierto
- hungare:
- 1. némi, egy kis, bizonyos 2. bizonyos
- indonezie:
- beberapa
- japane:
- いくつかの, 何人かの [なんりかの], いくらかの, 多少の [たしょうの]
- pole:
- jakiś, niektóry, pewien
- rumane:
- unii, sigur
- ruse:
- 1. некоторый 2. некоторый
- slovake:
- nejaký, niektorý, trocha
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- ukraine:
- якийсь, певний (про число)
kelkaj
serĉi 'kelkaj'
[kelk.0aj]
(plurnombre)
Adjektivo, kiu signifas:
-
Nedifinitan kvanton da pluraj nombreblaj aferoj, kontraste kun la
tuto aŭ kun pli granda kvanto:
- a)
-
en kelkaj (malmultaj) sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li
[9];
ni prenos […] simple kelkajn ekzemplojn
[10];
kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj
najbaroj
[11];
dum ĉi tiuj kelkaj tagoj li sentis sin renaskita
[12];
kelktaga ekzerciĝo
[13].
iuj,
diversaj,
iomaj,
pli ol unu.
- b)
- (kun elipso de la substantivo)
kelkaj (personoj) pensas, ke […]
[14].
- afrikanse:
- paar
- albane:
- pak
- amhare:
- ጥቂቶች
- angle:
- several, a few
- arabe:
- قليل
- armene:
- քիչ
- azerbajĝane:
- bir neçə
- beloruse:
- 1.a некалькі 1.b некаторыя
- bengale:
- কয়েক
- birme:
- နည်းသော
- bosne:
- nekoliko
- ĉeĥe:
- několik, někteří
- ĉine:
- 几个 [jǐge], 有的 [yǒude], 几 [jǐ], 些 [xiē]
- dane:
- få
- estone:
- paari
- eŭske:
- gutxi
- filipine:
- ilan
- france:
- 1.a quelques, certains 1.b quelques-uns, certains
- galege:
- poucos
- germane:
- 1.a eine bestimmte ... 1.b einige etwas, ein bisschen
- guĝarate:
- થોડા
- haitie:
- kèk
- haŭse:
- ‘yan
- hinde:
- कुछ
- hispane:
- algunos
- hungare:
- 1.a néhány 1.b néhányan
- igbe:
- ole na ole
- indonezie:
- beberapa
- irlande:
- beag
- islande:
- fáir
- japane:
- 少数 [しょうすう]
- jave:
- sawetara
- jide:
- ווייניק
- jorube:
- diẹ
- kanare:
- ಕೆಲವು
- kartvele:
- რამდენიმე
- kazaĥe:
- бірнеше
- kimre:
- ychydig
- kirgize:
- бир нече
- kmere:
- ប៉ុន្មាន
- koree:
- 조금
- korsike:
- qualchi
- kose:
- mbalwa
- kroate:
- nekoliko
- kurde:
- kêmane
- latine:
- pauci
- latve:
- maz
- laŭe:
- ບໍ່ຫຼາຍປານໃດ
- litove:
- mažai
- makedone:
- неколку
- malagase:
- vitsivitsy
- malaje:
- 1.b beberapa
- malajalame:
- കുറെ
- malte:
- ftit
- maorie:
- torutoru
- marate:
- काही
- monge:
- ob peb
- mongole:
- хэдэн
- nederlande:
- 1.b enkele
- nepale:
- केही
- njanĝe:
- zochepa
- okcidentfrise:
- stikmannich
- panĝabe:
- ਕੁਝ
- paŝtue:
- څو
- pole:
- kilka
- ruande:
- bake
- rumane:
- niște, câteva
- ruse:
- 1.a несколько 1.b некоторые
- samoe:
- nai
- sinde:
- چند
- sinhale:
- කිහිපයක්
- skotgaele:
- beagan
- slovake:
- niekoľko, niektorí
- slovene:
- nekaj
- somale:
- yar
- ŝone:
- shoma
- sote:
- tse seng kae
- sunde:
- saeutik
- svahile:
- chache
- taĝike:
- якчанд
- taje:
- จำนวนหนึ่ง
- tamile:
- சில
- tatare:
- бик аз
- telugue:
- కొన్ని
- tibete:
- ཉུང་ཉུང་
- ukraine:
- кілька
- urdue:
- چند
- uzbeke:
- oz
- vjetname:
- số
- volapuke:
- 1.b ans
- zulue:
- ambalwa
kelke
serĉi 'kelke'
[kelk.0e]
- [kelk.0e.KOMUNE]
-
Analoge kun ‚multe‘, ‚iom‘ kaj ceteraj, tiu adverbo estas uzata kun la
senco de substantivo montranta nedifinitan, sed ne tre grandan
kvanton:
nur kelke da homoj sidis en la ĉambro;
mi volis doni al vi kelke da violoj
Hamlet
;
eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj
[15];
ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj
[16];
mi rememoris kelke el tiuj libroj
[17];
„kial vi ĉiam kvazaŭ subpremas ridon, kiam mi vin kisas?“ li demandis kun nuanco
kelke ĉagrena en la voĉo
[18].
- beloruse:
- некалькі
- germane:
- einige
- hispane:
- algunos
- hungare:
- néhány
- pole:
- kilka
- rumane:
- puțin
- ruse:
- несколько
- ukraine:
- кілька
kelkope
serĉi 'kelkope'
[kelk.0ope]
- [kelk.0ope.KOMUNE]
-
En malgranda grupo:
ili kolektiĝis kelkope en ies hejmo unu aŭ du vesperojn
ĉiusemajne por interparoli
[19].
- angle:
- several together
- beloruse:
- некалькі (разам), па некалькі
- ĉeĥe:
- po několika
- ĉine:
- 三三两两 [sānsānliǎngliǎng], 联袂 [liánmèi]
- france:
- en petit groupe
- germane:
- zu einigen (Gruppe)
- hispane:
- en grupos pequeños
- japane:
- 数人連れで [すうりつれで]
- pole:
- kilka, kilku, kilkoro
- rumane:
- mai mulți
- slovake:
- po niekoľko
Rim. 1:
Oni donis arkaike al kelkaj, kelke da la sencon de pli ol
unu, pluraj:
dum kelke da semajnoj li maljuniĝis je
kelke da jarojB.
Rim. 2:
Kelk estas iafoje pleonasme uzata kiel prefikso por insisti
pri la nedifiniteco de la kvanto:
kelkiuj;
kelkiom;
mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom
vi donas al mi por ĝiZ.
La formo ununombra kelkiu, uzata kun la senco de
iu estas tute malracia, ĉar kelkaj montras
ĉiam pli ol unu, kaj kelka ne povas esti uzata pri
nombreblaj aferoj.