*kares/i UV *karesi serĉi 'karesi' [kares.0i] (tr) 1.[kares.0i.tusxi] Delikate kaj ame tuŝeti: ŝia patro per mola mano karesas ŝiajn longajn harojn [1]; (figure) la suno karesas la teron per somere varmaj kaj tamen printempe mildaj fingroj [2]; (figure) la maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo [3]; selante ĉevalon, oni ĝin karesas (oni devas flati tiun, de kiu oni postulas ion al li malagrablan) PrV ; (frazaĵo) karesi al iu la barbon (flategi; leki) PrV ; (frazaĵo) karesi kontraŭ la haroj (malflati, malplaĉi) PrV . 2.[kares.0i.felicxigi] (figure) Plezurigi, feliĉigi, dorloti: viaj konsoloj karesas mian animon [4]; brila lumo […] karesas iliajn okulojn Marta ; belkoloraj tapiŝoj […] karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo Marta ; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas PrV . 1. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 19292. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:19 angle: caress ~i al iu la barbon: flatter. beloruse: лашчыць, песьціць bretone: chourañ (flourañ), flourañ ĉeĥe: laskat se (s někým), mazlit se ĉine: 抚摸 [fǔmō], 摩挲 [mósuō], 抚摩 [fǔmó], 吹拂 [chuīfú], 拂 [fú], 搎 [sūn] france: caresser, cajoler, câliner, dorloter, effleurer, enjôler, nourrir (un rêve, un espoir) ~i al iu la barbon: flatter. ~i kontraŭ la haroj: prendre à rebrousse-poil. germane: 1. liebkosen, herzen, streicheln 2. schmeicheln, gefällig sein hispane: acariciar ~i al iu la barbon: halagar. ~i kontraŭ la haroj: acariciar a contrapelo. hungare: simogat, cirógat japane: 愛撫する [あいぶする], やさしくなでる, そっと触れる [そっとふれる], 慰める [なぐさめる], 喜ばせる [よろこばせる], 好意を示す [こういをしめす] katalune: acariciar, amanyagar, acaronar ~i al iu la barbon: fer la barbeta, afalagar. ~i kontraŭ la haroj: venir a repèl, actuar a contracor. nederlande: 1. liefkozen, aaien 2. strelen pole: cackać, głaskać, pieścić rumane: mângâia, dezmierdare ruse: ласкать slovake: hladkať sa (s niekým), láskať ukraine: пестити, гладити karesoserĉi 'kareso' [kares.0o] Ago karesi: ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro [5]; mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon [6]; (figure) la sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze […] de karesoj de bonstato Marta ; aĉeti la karesojn de publikulino [7]; ne ekzistas kareso sen intereso PrV ; fari al iu ursan (mallertan, vundan) kareson PrV . 5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXIV beloruse: ласка, пяшчота bretone: allazig, chouradenn, flouradenn ĉeĥe: laskání, mazlení, pohlazení france: caresse, cajolerie, câlin (subst.), effleurement germane: Streicheln, Liebkosung hispane: caricia hungare: simogatás, cirógatás japane: 愛撫 [あいぶ], 慰め [なぐさめ] katalune: carícia, manyaga, moixaina nederlande: liefkozing, aai pole: cacanka, pieszczota rumane: dezmierdare ruse: ласка slovake: maznanie ukraine: ласка karesaserĉi 'karesa' [kares.0a] Karesanta: li allogis min per […] karesaj vortoj [8]; mi sentis la karesan tuŝeton de la vento FdO ; li ricevas karesajn rigardojn [9]; karesa kaj submetita voĉtono [10]; Brita […] rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj [11]. dolĉa3, milda, tenera 8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto beloruse: ласкавы, пяшчотны bretone: chourus, flourus ĉeĥe: laskavý, vlídný ĉine: 愛撫 [àifǔ] france: caressant, cajoleur (adj.), câlin (adj.), enjoleur (adj.) germane: zärtlich, sanft hispane: cariñoso, acariciador hungare: simogató, cirógató japane: 愛撫するような [あいぶするような], 優しい [やさしい] katalune: acariciador, amanyagador nederlande: liefkozend, aaiend pole: czuły, pieszczotliwy rumane: afectuos ruse: ласковый, нежный slovake: láskavý, vľúdny ukraine: ласкавий, пестливий malkaresiserĉi 'malkaresi' [kares.mal0i] Malmilde trakti: „lia karesa nomo estas Tomek!“, demandas la hispano: „kaj la malkaresa?“ [12]; oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas PrV . 12. Monato, Werner KLAG: Karesado beloruse: груба ставіцца bretone: gwallgas ĉeĥe: drsně zacházet, nevlídně zacházet ĉine: 欺負 [qīfu], 虐待 [nu:èdài] france: rudoyer, brutaliser, maltraiter, molester germane: hart angehen hispane: maltratar hungare: helybenhagy, eltángál, megruház japane: 手荒く扱う [てあらくあつかう], 邪険に扱う [じゃけんにあつかう] katalune: maltractar, tractar rudament nederlande: ruw behandelen pole: nękać, brutalizować, maltretować, molestować rumane: abuz, hărțuire ruse: грубо обращаться, третировать, помыкать slovake: drsne zaobchádzať ukraine: грубо поводитися (з ким-н.) administraj notoj