4karbon/o PVEF karbono (C) serĉi 'karbono' [karbon.0o] [karbon.0o.KEM] Ĥemia elemento kun atomnumero 6, atompezo 12,011115; el kiu precipe konsistas karbo, grafito, diamanto, kaj kiu troviĝas en ĉiu konata vivaĵo: la ĥemia elemento karbono, sen kiu ne estas ebla kreado de vivaj substancoj, aperis nur tiam, kiam la aĝo de la universo atingis kelkcent milionojn da jaroj [1]; se oni konvertus parton de la ligno […] al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono aŭ fiksado de CO2 [2]. 1. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo, 20082. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011 angle: carbon beloruse: вуглярод bretone: karbon bulgare: въглерод ĉeĥe: carboneum, uhlík ĉine: 碳 [tàn] france: carbone germane: Kohlenstoff hispane: carbono hungare: elemi szén, karbon indonezie: karbon itale: carbonio japane: 炭素 [たんそ] katalune: carboni latinece: Carboneum nederlande: koolstof pole: węgiel portugale: carbono ruse: углерод slovake: uhlík svede: kol ukraine: карбон (хімічний елемент), вуглець (проста речовина) karbonigiserĉi 'karbonigi' [karbon.0igi] [karbon.0igi.KEM] Ŝanĝi en nigran, tre karbonan objekton, ordinare per bruligo: arboj […] faligitaj kaj karbonigitaj [3]. 3. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001 beloruse: абвугліваць, карбанізаваць france: carboniser germane: verkohlen, pyrolysieren radikarbono, radiokarbono, karbono 14 serĉi 'radikarbono' serĉi 'radiokarbono' [karbon.radi0o] [karbon.radi0o.KEM] Radiaktiva izotopo de karbono kun atompezo 14, per kies mezuro en organikaĵoj oni taksas ilian antikvecon, helpe al kronologio; simbole 14C: uzo de radiokarbono por la determino de la aĝo de organikaĵoj [4]; iom de la karbono en niaj korpoj estas la izotopo karbono-14, kiu estas radioaktiva kaj eniras la korpon per la manĝaĵo [5]; estis grava la determino de la relativa kvanto da karbono 14, per kiu eblas la datado de historiaj kaj antaŭhistoriaj trovaĵoj [6]. 4. H. Sirk: La uzo de radiokarbono..., Scienca Revuo, 1959, numero 2-3a5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Atomenergio: Ĉu necesa?6. E. Pauli: Metodoj de Pensado, 1977 beloruse: радыеактыўны вуглярод, вуглярод-14 france: carbone 14, radiocarbone germane: Kohlenstoff-14 katalune: carboni 14 pole: węgiel-14 administraj notoj