*diamanto
- Juvelŝtono, el pura kristaliĝinta karbono: la diamanto havas belan brilon [1]; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, […] [2]; ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj [3]! la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto [4]; la malbono strekas la malsaĝulon kiel la diamanto strekas malmolan gemon [5]; ne ĉio brilanta estas diamanto PrV . brilianto
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:13
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
5. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 12:161, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973

- angle:
- diamond
- beloruse:
- дыямэнт
- ĉeĥe:
- diamant, démant
- ĉine:
- 金刚石 [jīngāngshí], 金刚 [jīngāng], 鑽 [zuān]
- france:
- diamant
- germane:
- Diamant
- hebree:
- יהלום
- hispane:
- diamante
- hungare:
- gyémánt
- japane:
- ダイヤモンド
- nederlande:
- diamant
- perse:
- الماس
- pole:
- diament
- portugale:
- diamante
- ruse:
- алмаз
- slovake:
- diamant
- svede:
- diamant
- tibete:
- རྡོ་རྗེ་
- ukraine:
- алмаз, діамант
diamanta
- 1.
- El diamanto: mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis ĝin sur ŝian manon [6]; skribita per […] per diamanta pinto [7]; ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj [8]; diamanta kolĉeno [9].
- 2.
- Brilianta: diamanta aŭreolo [10]; matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso [11].
- 3.
- (jubileo) 75-jara: diamanta geedziĝo; [okazas] la tiel nomata diamanta jubileo de la reĝino Elizabeta 2a, kiu antaŭ 60 jaroj surtroniĝis [12].
6.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:1
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
12. Monato, Paul Gubbins: Laŭdu lernejanojn!, 2012

- дыямэнтавы
- ĉine:
- 金刚石制的 [jīngāngshízhìde]
- france:
- adamantin, diamantin 1. de diamant
- germane:
- diamanten
- hungare:
- gyémánt-, gyémántos
- japane:
- ダイヤモンドの [だいやもんどの], ダイヤのようにきらめく [だいやのようにきらめく]
- nederlande:
- diamanten (bijv.nw.)
- perse:
- الماسگون
- pole:
- diamentowy
- ruse:
- 1. алмазный
- slovake:
- diamantový