Kanti/o PIV1 Kantio PIV1 serĉi 'Kantio' [kanti.0o] [kanti.0o.Immanuel] Immanuel Kant (1724 – 1804). Germana filozofo, suma elstarulo de la germana klerismo, kaj aŭtoro de filozofia revolucio pri kapabloj kaj limoj de la homa kono: same kiel estas malmulte da personoj, kiuj konas la pensojn de Kantio, same malmultaj konas la esperantistan ideologion [1]; Carl Jung […] uzis la filozofion de Kantio kiel bazon por Analiza Psikologio [2]; li ĝisfunde disbatis ĉiujn kvin pruvojn – kaj poste, kvazaŭ ironiante pri si mem, konstruis sian propran, sesan pruvon! – la pruvo de Kantio, – kun subtila rideto kontraŭdiris la klera redaktoro, – estas same nekonvinka [3]. 1. Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo: Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo, Rotterdam: UEA, 19942. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 1 angle: Kant beloruse: Кант (філёзаф) france: Kant germane: Immanuel Kant hispane: Kant itale: Kant katalune: Kant latinece: Kantius perse: ایمانوئل کانت pole: Kant ruse: Кант kantiaserĉi 'Kantia' [kanti.0a] [kanti.0a.FIL] Rilata al Kantio kaj al liaj filozofiaj teorioj: kantia kategorio; Schopenhauer asertas ke la volo estas la Kantia aĵo en si mem, la nura esenco kiu subestas ĉiujn objektojn kaj fenomenojn en la mondo [4]. 4. Vikipedio, Die Welt als Wille und Vorstellung angle: Kantian beloruse: кантаў, кантыянскі france: de Kant germane: Kantisch hispane: kantiano itale: kantiano katalune: kantià (adj.) perse: کانتی ruse: кантианский kantianoserĉi 'Kantiano' [kanti.0ano] [kanti.0ano.FIL] Sekvanto aŭ estimanto de filozofiaj metodoj kaj teorioj de Kantio. beloruse: кантыянец ĉeĥe: Kantův žák france: kantiste germane: Kantianer hispane: kantiano itale: kantiano katalune: kantià (subst.) perse: کانتگرا pole: kantysta ruse: кантианец slovake: Kantov žiak ukraine: кантіанець kantiismoserĉi 'Kantiismo' [kanti.0ismo] [kanti.0ismo.FIL] Filozofa doktrino kaj metodo de Kantio: Wilhelm Windelband […] estas reprezentanto de nov-Kantiismo [5]. 5. Vikipedio, Wilhelm Windelband beloruse: кантыянства ĉeĥe: kantismus france: kantisme germane: Kantismus hispane: kantianismo itale: scuola kantiana katalune: kantisme perse: کانتگرایی pole: kantyzm ruse: кантианство slovake: kantizmus administraj notoj k~ano: Mankas dua fontindiko. k~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.