filozofo
- 1.
- Scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion: iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis [1]; ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo [2]; la granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia EE ; Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj [3]. pensisto
- 2.
- Praktike saĝa kaj trankvilanima homo, kiu pacience toleras malfeliĉaĵojn: ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon [4]?
1.
La Nova Testamento, La agoj 17:18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
- angle:
- philosopher
- beloruse:
- філёзаф
- bulgare:
- философ
- ĉeĥe:
- filozof, myslitel
- ĉine:
- 1. 哲学家 [zhéxuéjiā], 思想家 [sīxiǎngjiā]
- france:
- philosophe
- germane:
- 1. Philosoph, Denker
- hispane:
- 1. folósofo
- japane:
- 哲学者 [てつがくしゃ], 哲人 [てつじん], 賢者 [けんじゃ]
- nederlande:
- filosoof
- pole:
- filozof
- portugale:
- filósofo
- ruse:
- философ
- slovake:
- filozof
- ukraine:
- філософ
filozofi
(ntr)
- 1.
- Filozofii: filozofi ne satigas stomakon [5]; rezonado kaj filozofado panon ne donas PrV ; (figure) en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi EE .
- 2.
- Montriĝi filozofo2; saĝe kaj trankvile vivi, tolerante kun pacienco malfeliĉaĵojn: filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj VivZam .
5.
J. Ribillard: Vagado sub palmoj, UEA, 1956
- angle:
- 1. to philosophize (usone), philosophise (brite)
- bulgare:
- 1. философствувам
- ĉeĥe:
- filozofovat, hloubat, rozjímat o něčem
- ĉine:
- 1. 进行哲学探讨 [jìnxíngzhéxuétàntǎo]
- france:
- 1. philosopher 2. rester philosophe
- germane:
- 1. philosophieren
- hispane:
- 1. filosofar
- japane:
- , 達観する [たっかんする]
- nederlande:
- 1. filosoferen 2. filosofisch blijven
- pole:
- 1. filozofować
- portugale:
- 1. filosofar
- ruse:
- 1. философствовать, заниматься философией 2. быть философом
- slovake:
- filozofovať, rozjímať
- ukraine:
- філософствувати, розмірковувати