1filozof/o JED filozofoserĉi 'filozofo' [filozo.0o] 1.[filozo.0o.scienculo] Scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion: iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis [1]; ni iris malsupren laŭ la tiel nomata vojo de la filozofoj, la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo [2]; la granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia EE ; Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj [3]. pensistoRim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri filozofiisto. 2.[filozo.0o.pacienculo] Praktike saĝa kaj trankvilanima homo, kiu pacience toleras malfeliĉaĵojn: ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon [4]? 1. La Nova Testamento, La agoj 17:182. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19084. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina angle: philosopher beloruse: філёзаф bulgare: философ ĉeĥe: filozof, myslitel ĉine: 1. 哲学家 [zhéxuéjiā], 思想家 [sīxiǎngjiā] france: philosophe germane: 1. Philosoph, Denker hispane: 1. folósofo japane: 哲学者 [てつがくしゃ], 哲人 [てつじん], 賢者 [けんじゃ] nederlande: filosoof pole: filozof portugale: filósofo ruse: философ slovake: filozof ukraine: філософ filozofiserĉi 'filozofi' [filozo.0i] (ntr) 1.[filozo.0i.science] Filozofii: filozofi ne satigas stomakon [5]; rezonado kaj filozofado panon ne donas PrV ; (figure) en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi EE . 2.[filozo.0i.pacience] Montriĝi filozofo2; saĝe kaj trankvile vivi, tolerante kun pacienco malfeliĉaĵojn: filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj VivZam . 5. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, UEA, 1956 angle: 1. to philosophize (usone), philosophise (brite) beloruse: філязофстваваць bulgare: 1. философствувам ĉeĥe: filozofovat, hloubat, rozjímat o něčem ĉine: 1. 进行哲学探讨 [jìnxíngzhéxuétàntǎo] france: 1. philosopher 2. rester philosophe germane: 1. philosophieren hispane: 1. filosofar japane: , 達観する [たっかんする] nederlande: 1. filosoferen 2. filosofisch blijven pole: 1. filozofować portugale: 1. filosofar ruse: 1. философствовать, заниматься философией 2. быть философом slovake: filozofovať, rozjímať ukraine: філософствувати, розмірковувати administraj notoj pri ~o 2.: Ĉu tiu senco fakte ekzistas en Esperanto? La ekz-o el Rabistoj fakte estas satira (do figura) laŭstile, kaj ne vere pruvas tian uzon serioze. [WD] pri ~i 2.: Ĉu tiu senco fakte ekzistas en Esperanto? [WD]