*kandel/o UV *kandelo serĉi 'kandelo' [kandel.0o] Lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon: ŝi sendu al mi kandelon [1]; vakskandelo [2]; [ili] sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo, ĉe la fumiĝanta meĉaĵo de la seba kandelo [3]; (figure) la vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj [4]; jen oni ekbruligis la kandelojn [5]; iom post iom estis estingitaj ĉiuj kandeloj [6]; la gajeco de Klaro malaperis, kiel flamo de kandelo sub blovo [7]; Kristnaskaj kandeloj [8]; gardu kandelon por la nokto (ŝparu, ĉar eble vi bezonos pli poste) PrV ; al ĉiu sanktulo sian kandelon PrV ; (respektu ĉiujn respektindulojn); faras rabon kaj ŝtelon por oferi al Dio kandelon PrV ; (esti nur ŝajne kaj ekstere pia); la tuta ludo ne valoras kandelon (la rezulto ne valoras la penon) PrV ; de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo (malgranda kaŭzo, granda efiko) PrV ; perdi la kandelon el la kapo (perdi la orientiĝon, la saĝon) PrV . 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 202. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj4. Stellan Engholm: Al Torento, I.5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino7. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj angle: candle beloruse: сьвяча, сьвечка ĉeĥe: svíce, svíčka ĉine: 蜡烛 [làzhú], 蜡 [là], 烛 [zhú] france: bougie (chandelle), chandelle (bougie) al ĉiu sanktulo sian ~on: à chaque saint sa chandelle. la tuta ludo ne valoras ~on: le jeu n'en vaut pas la chandelle. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: petite cause, grands effets. perdi la ~on el la kapo: perdre la boule. germane: Kerze, Wachslicht, Talglicht hispane: vela hungare: gyertya japane: ろうそく, カンデラ nederlande: kaars gardu ~on por la nokto: bewaar een appeltje voor de dorst. la tuta ludo ne valoras ~on: het sop is de kool niet waard. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: klein oorzaak, groot gevolg. perdi la ~on el la kapo: zijn verstand verliezen. norvege: lys (talg-) perse: شمع pole: świeca, świeczka, gromnica Panu Bogu świeczkę, a diabłu ogarek. la tuta ludo ne valoras ~on: gra niewarta świeczki. perdi la ~on el la kapo: być bez piątej klepki. portugale: vela ruse: свеча, свечка la tuta ludo ne valoras ~on: игра не стоит свеч. de malgranda ~o forbrulis granda kastelo: от копеечной свечи Москва сгорела. slovake: sviečka tibete: ཡང་ལཱ་ ukraine: свічка, свіча *kandelingo serĉi 'kandelingo' [kandel.0ingo] Ilo por fiksi kandelojn dum ilia brulado kaj lumigado: en la kandelingo sidis brulanta kandelo [9]; en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo [10]; tribranĉa kandelingo [11]; mi ankaŭ aĉetis en Memfiso sepobrakan kandelingon [12]; proksimiginte la kandelingon li deŝiris de l' frunto la bandaĝon [13]; pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon PrV . kandelabrolampiono, lanterno, lustro 9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4010. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina11. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La guarbo12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X angle: candle stick, sconce beloruse: падсьвечнік, кандэлябр ĉeĥe: svícen ĉine: 烛台 [zhútái], 蜡台 [làtái], 烛架 [zhújià] france: bougeoir, chandelier germane: Kerzenhalter, Kerzenständer hispane: candelero hungare: gyertyatartó japane: ろうそく立て [ろうそくたて], 燭台 [しょくだい] nederlande: kandelaar perse: شمعدان pole: świecznik, kandelabr ruse: подсвечник, канделябр slovake: svietnik (na sviečku) ukraine: свічник Kandelfestoserĉi 'Kandelfesto' [kandel.K0festo] Unu el la dekduopaj festoj (festata je la 2a de februaro), per kiu la Eklezio rememoras renkonton de la infano Jesuo kun Simeono en la Templo (Luko, 2:22–38): de unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro [14]; en la Kandelfesto okazis mia edziniĝo [15]. Rim.: Tiu enigma nomo, kiu eble pli bone konvenus al la juda Ĥanuko, estas ŝuldata al la kutimo beni je tiu tago kandelojn por la altaro kaj por aliaj ritaj uzoj. [Sergio Pokrovskij] 14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga angle: Candlemass beloruse: Грамніцы, Стрэчаньне france: Chandeleur germane: Kerzenfest, Mariä Lichtmess nederlande: Maria-Lichtmis pole: Ofiarowanie Pańskie, Matki Boskiej Gromnicznej ruse: Сретение administraj notoj