kandelabro
- 1.
- Luksa plurbranĉa kandelingo: faru kandelabron el pura oro per forĝa laboro [1]; sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn Marta ; la arĝenta sabata kandelabro verŝis sian festan lumon sur la piece gajajn vizaĝojn [2].
- 2.
- Simile aranĝita lampingo: la kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa kandelabro, staranta en la mezo [3]; ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn [4]. lustro
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:31
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, ĈAPITRO I
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, ĈAPITRO I
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
- angle:
- candelabrum, candelabra
- beloruse:
- кандэлябр
- bulgare:
- канделабра, полилей
- ĉeĥe:
- kandelábr, víceramenný svícen
- ĉine:
- 烛架 [zhújià]
- france:
- candélabre
- germane:
- Armleuchter, Kandelaber, Girandole
- hispane:
- candelabro
- hungare:
- kandeláber, karos gyertyatartó
- japane:
- 枝付き燭台 [えだつきしょくだい]
- katalune:
- canelobre
- nederlande:
- kandelaber, armkandelaar, kroonluchter
- perse:
- شمعدان (چندشاخه)
- pole:
- kandelabr
- ruse:
- канделябр
- slovake:
- svietnik (viacramenný prepychový)
- ukraine:
- канделябр
sepbraka kandelabro
- Kandelingo kun po tri brakoj ambaŭflanke, tiel ke ĝi portas entute sep kandelojn; grava simbolo de judismo: ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj, interalie la sepbraka templa kandelabro [5].
5.
Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
- angle:
- menorah
- beloruse:
- сямісьвечнік
- france:
- menorah
- germane:
- siebenarmiger Leuchter, Menora
- hebree:
- מְנוֹרָה
administraj notoj
sepbraka ~o
:
Mankas dua fontindiko.